Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La transmara bilet-vendado de la fimo Ip Man 3 atingis 35 milionojn da usonaj dolaroj
2016-02-25

 

    Ĝis la 20-a de februaro Ip Man 3, produktita de la Filma Kompanio Pegazo, kun la sumo de bilet-vendado je 35 milionoj da usonaj dolaroj, okupis la unuan lokon de la ĉinlingvaj filmoj en la transmara merkato (do ne inkluzive de la ĉeftera merkato) en 2015. Ĝi starigis novan rekordon kaj okupis la unuan lokon en pluraj kampoj en la film-merkata historio.

 

    En la 24-a de decembro 2015 la filmo Ip Man 3 samtempe premieris en Hongkongo de Ĉinio, Brunejo, Indonezio, Malajzio, Singapuro kaj aliaj landoj. En tiu tago ĝia totala sumo de biletovendado atingis 22 milionojn da usonaj dolaroj kaj per tio ĝi rompis la historian rekordon de la ĉinlingva film-merkato. En Hongkongo la intenca elekto de la film-kompanio pri koincida premiero de la filmo kun la fama holivuda epopea filmserio Stelaj Bataloj evidente montris ĝiajn memfidon kaj kuraĝon. En la unua tago la enpezo de ĝia biletovendado atingis 3.9 milionojn da hongkongaj dolaroj kaj per tio ĝi gajnis ĉampionecon de la bilet-vendado en tiu regiono en 2015. Plie en la sekvaj tagoj la filmo kelkfoje starigis novan rekordon de bilet-vendado en Hongkongo. En 57 tagoj ĝis la 18-a de februaro la bilet-vendado de la filmo atingis 60 milionojn da hongkongaj dolaroj kaj ĝi fariĝis la 4-a ĉinlingva filmo, kies bilet-vendado superis 60 milionojn da hongkongaj dolaroj.

 

    Ankaŭ en Taiwan de Ĉinio la filmo estas tiel bonvena, ke ĝia bileto estis malfacile aĉetebla pro granda debito. Ĝis nun la bilet-vendado de la filmo en Taiwan atingis 220 milionojn da novaj taiwan-aj dolaroj, kio egalas al la totala vendo-sumo de la antaŭaj du partoj de tiu ĉi filmo-trilogio. La sama situacio estiĝis en Singapuro, Malajzio kaj aliaj sudorient-aziaj landoj, kaj post la ekprezento la filmo fojfoje starigis novan rekordon de bilet-vendado en mallonga tempo kaj konstante okupis la tronan lokon.

 

    Ankaŭ en norda Ameriko kaj Eŭropo la filmo havas grandan debiton, kaj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando ĝi novigis rekordon de bilet-vendado de la pasintaj dek jaroj.

 

    Ip Man 3 estas nomumita al 8 premioj de la Hongkongaj Film-premioj inkluzive tiujn de la plej bona filmo, de la plej bona reĝisoro kaj de la plej bona kungfu-desegno.

 

    Fakte la granda sukceso de la film-serio Ip Man ŝuldiĝas al Bak-Ming Wong, la produktanto de la filmo. Li havas riĉajn spertojn en filmoproduktado kaj ĝuas bonan reputacion. Krome la humana film-intrigo kaj la ĉefa aktoro Donnie Yen fariĝis nemankigeblaj sukcesigaj faktoroj de la filmo. Donnie Yen donas al la protagonisto de Ip Man tre virecan heroan karakteron, kaj enverŝis en lin ankaŭ humanan kaj amplenan sentojn.

 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio