Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Instruista trejnado kaj interlingvistikaj specialiĝoj en Poznano, Pollando
2016-02-19

 

    La nuna grupo de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato "Adam Mickiewicz", en Poznano, Pollando, komencos la trian studjaron en la venonta septembro. Dum la tria studjaro studentoj specialiĝas pri specifa fako kadre de studprogramo. Ĉi-foje eblos specialiĝi pri internacia kaj interkultura komunikado, esperanta lingvistiko, esperanta literaturo kaj instruado de esperanto. La lasta specialiĝo plenumas gravan rolon en la formado de instruistoj, pro tio ĝi akceptas partoprenon de aliaj interesitoj, kiuj volas dediĉi unu jaron al profesiiĝo en instruado kadre de kunlaboro inter UAM, ILEI kaj Edukado.net. La intensa surloka metodika formado (intrumetodoj, lernmaterialoj, kursplanado, ekzamensistemo, ktp.) enhavas ankaŭ koncizajn kursojn pri esperantaj gramatiko, literaturo kaj movado, krome eblas partopreni la aktualajn kursojn de la 3-jaraj postdiplomaj studoj. Necesas viziti Poznanon por unusemajna intensa sesio fine de septembro kaj komence de februaro. Eksaj studentoj de Interlingvistikaj Studoj povas reveni al la universitato por specialiĝi pri alia fako.

 

 

    La retejo Edukado.net diskonigis la informon, ke por la instruista trejnado ILEI-UEA ofertas kvar stipendiojn kaj edukado.net finance helpos studenton de RITE. La unua studsesio okazos ĉijare de la 17-a ĝis la 23-a de septembro, kaj la dua inter la 4-a kaj la 10-a de februaro 2017.

 

    Por partopreni en la instruista trejnado oni devas havi bonan lingvoscion (min. B2 laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro, atestilo pri Esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj bazan konon de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).

 

    Pliaj informoj pri la instruista trejnado troviĝas ĉe http://edukado.net/novajhoj?id=593

 

    Por aliaj informoj kaj aliĝo oni devas sendi retmesaĝon al interlin@amu.edu.pl aŭ ikoutny@amu.edu.pl.

 

    Informoj diskonigitaj de Dr-ino Ilona Koutny kaj la retejo Edukado.net

 

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio