Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"La Zono kaj Vojo" furoras tutmonde
2016-02-19

 

    Fervojo por grandrapida trajno, nuklea energio, inteligenta poŝtelefono, Nobel-premiito Tu Youyou kaj aliaj vortoj koncernaj al Ĉinio estis bone konataj de transmaraj amaskomunikiloj kaj retanoj en 2015 kaj alportis honoron al Ĉinio.

 

    Lastatempe la novaĵ-agentejo Xinhua faris resumon pri la figuro de Ĉinio per granda datumaro. La datumaro montras, ke transmaraj amaskomunikiloj kaj retanoj samtempe laŭdis elektronikan komercon, lun-sondon, interretan financon, genetikan teknikon, klon-teknikon kaj aliajn kampojn, kiuj reprezentas la kapablon de Ĉinio en novigo de tekniko.

 

    La resumo ekstraktis 365 milojn da informoj pri la fervojoj por grandrapidaj trajnoj de Ĉinio el transmaraj novaĵ-retejoj kaj sociaj retpaĝaroj, kaj preskaŭ 200 miloj da informoj el ili esprimis plaĉon kaj laŭdon. Ĝi kaptis ankaŭ 15 milojn da informoj pri klon-tekniko, kaj 60% el ili laŭdis la atingojn de Ĉinio en tiu kampo.

 

    Konata brita amaskomunikilo lastatempe priskribis en sia raporto la teknikan novigon de Ĉinio: scienc-teknikaj kompanioj prosperas en Ĉinio, kaj en la venontaj 20 jaroj Ĉinio fariĝos la lando, kiu plej multe investas en scienca esploro, kaj plej bonaj laboroj aperos en Ĉinio.

 

    Sciencaj kaj teknikaj fortoj en Ĉinio estas mirigaj, kaj ankaŭ ĉinaj diplomatiaj strategioj, ekzemple "La Zono kaj Vojo" kaj la Azia Infrastruktura Invest-Banko, gajnis laŭdon de fremdlandaj amaskomunikiloj kaj retanoj. Multaj amaskomunikiloj diris, ke la banko kun efika kaj racia postulo por pruntdono estas ĝenerale subtenata de disvolviĝantaj landoj. Iuj retanoj opiniis, ke "La Zono kaj Vojo" furoras tutmonde, kaj tio montras ne nur la diplomatian potencon de tiu granda lando, sed ankaŭ la mildan potencon de Ĉinio.

 

    Krome, ĉinaj senditoj al fremdaj landoj por laboroj kaj interŝanĝoj gajnis honoron por Ĉinio. Interalie ĉinaj packonservaj trupoj, medicinaj teamoj en Afriko kaj evakuo de ĉinaj civitanoj kaj ĉindevenuloj el iuj landoj en krizokazo estis aparte atentitaj. Ekzemple estis 27 miloj da novaĵoj pri packonservaj trupoj, kaj 74% da ili laŭdis la packonservan agadon de Ĉinio. Estis 19 miloj da novaĵoj pri evakuo de ĉinoj el Jemeno, inter ili 14 miloj donis pozitivan taksadon.

 

    Usona ĉefa amaskomunikilo raportis, ke tiu agado montris fortiĝon de la kapablo de Pekino en evakuo de civitanoj el danĝeraj regionoj. Ĝi citis komenton el Sina-blogo, ke "Potenco de patrujo ne nur kuŝas en interkonsento pri senviza vizito kun iuj landoj, sed ankaŭ montras kapablon rehejmenigi vin en kriza okazo."

 

    Ankaŭ estis preferataj enhavoj kun elementoj de "ĉina stilo" kaj tradicia ĉina kulturo. Inter ili estis multe raportitaj kaj menciitaj ĉina manĝaĵo, granda pando, konfuceanismo kaj kungfuo. Ekzemple la resumo ekstraktis 354 milojn da informoj pri ĉina manĝaĵo, kaj 54% el ili estis pozitivaj.

 

    Por ke la resumo estu objektiva kaj preciza, la novaĵ-agentejo Xinhua kolektis kaj analizis 500 milionojn da publikaj opinioj kaj informoj el 30 miloj da transmaraj retejoj per la tekniko de la granda datumaro. La kolekto ampleksis pli ol 200 landojn kaj regionojn dum la tuta jaro 2015.

 

    La resuma datumaro montras, ke raportoj kaj temoj koncernaj al ĉinoj kalkuliĝis al 5,19 milionoj, interalie 755 miloj da raportoj venis el tradiciaj amaskomunikiloj kaj la ceteraj temoj el sociaj retejoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio