Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tradicia ceremonio por tamburdomo de Dong-nacio en sudokcidenta Ĉinio
2016-02-19

    La 17-an de februaro okazis ĉiujara ceremonio sub la tradicia tamburdomo de Dong-nacio en la vilaĝo Shudong sub la Qiandongnan-a Mjaŭ-a kaj Dong-a Aŭtonoma Subprovinco de Guizhou en sudokcidenta Ĉinio.

 

 
 
    Dum la ceremonio la dong-aj maljunuloj kolektiĝis sub la plej longhistoria tamburdomo konstruita en 1636 kun nur unu subtena kolono. Ili rakontis al siaj posteuloj pri la migrado de la nacianoj, kaj admonis gejunulojn estimi maljunulojn, harmonie interrilati unu kun la alia, teni unuecon kaj esti amikema unu al alia. La gejunuloj, laŭ antikva melodio pri la migrado de la la nacio, kantis kaj dancis ĉirkaŭ la domo portante festan kostumon. Sekve, ili antifone kantadis apud la domo, kune rememoris pri la nacia historio celante heredi la kulturon.

 

    La tamburdomoj de la dong-oj imitas aspekton de ĉina abio. Komence por konstrui tamburdomon oni starigis nur unu grandegan kolonon kiel subtenilon, sed poste aperis domoj 4-kolonaj, 6-kolonaj, 8-kolonaj, 12-kolonaj kaj 16-kolonaj. Tial la unukolonaj estas nomataj "prauloj" de la aliaj. La domo en la vilaĝo Shudong konstruita en 1636, altas je 15,6 metroj. Pro longa tempo travivita la domo fariĝis tute nigra.

 

    La tamburdomoj reprezentas la arkitekturan kapablon de la nacio. Ili havas balustradojn kaj benkojn por ripozantoj, kaj ilia pinto estas ornamita per botelkukurbo aŭ gruo kiuj simbolas bonon kaj pacon. Por la dong-oj, kiam okazas io grava, oni frapas tamburojn en la domo por alvoki homojn. Pro tio, ĉiu dong-a vilaĝo havas almenaŭ unu tamburdomon, kaj iuj vilaĝoj havas eĉ kvar aŭ kvin.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio