Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej bela bagelo en la mondo
2016-02-18

    Laŭ la raporto de la usona retejo "odditycentral.com", The Bagel Store, bagel-butiko en Brooklyn, Nov-Jorko, Usono, vendas la plej belan bagelon en la mondo. La pano estas ne nur pompa sed ankaŭ bongusta.

 

    Bagelo, manĝaĵo furoranta en Usono kun la formo simila al Doughnut (fritita pastoringo), estas malmola pano ellaborita el tritikfaruno kun truo en la centro. Antaŭ 20 jaroj Scott Rosillo, estro de la bagel-butiko, kreis la vaste ŝatatan "ĉielarkan bagelon". Lastatempe multaj retumantoj alŝutis belajn fotojn de tiu-specaj bageloj sur la interreton, kaj pro tio la bagelo akiris la honoran titolon: "la plej bela bagelo"

 

    La ĉielarka bagelo estas multkolora bagelo. Ŝajne ĝi ne estus manĝaĵo, sed modlopasta ludilo de infanoj. Fakte, ĝia farado iom similas al la ludado per modlopasto.

 

    Unue oni faras plurajn farunbulojn, kolorigas ĉiujn per malsamaj koloroj, platigas la bulojn kaj kunmetas ilin kune, tiel ke ili formu diverskolorajn tavolojn. Sekve oni vertikale tranĉas la tavolaron en kolorriĉajn pecetojn, ilin frotas en formon de ŝnuro kaj rondigas. Fine, oni metas la tiel faritajn farunajn ringojn en bakujon.

 

    La farado ŝajnas facila, sed fakte ege komplika. Inter du bagelpecoj estas ankaŭ speciala kremaĵo. La butiko de Scott kapablas fari 1 000 ordinarajn bagelojn en unu horo, sed nur 20 multkolorajn bagelojn dum la sama tempodaŭro.

 

    Scott diris: "La ĉielarka bagelo estas kristaliĝo de patoso kaj arto. Nur sekvante striktajn postulojn ni povas produkti tiajn bagelojn."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio