La franca Esperanto-kastelo Grésillon invitas vin lerni kaj ferii |
2016-02-18 |
La kastelo Greziljono (france: Château de Grésillon; ankaŭ ofte esperantigata kiel Grezijono) situas 250 km sudokcidente de Parizo, Francujo. La senprofitcela kooperativo "Kulturdomo de Esperanto" fondita en 1951 de Henri Micard, posedas la kastelon kun 18-hektara parko (0,18 kvadrata kilometro). La kastelon vizitas ofte lernantoj de Esperanto el la tuta mondo, precipe dum la somero kaj la francaj lernejaj ferioj. Jen la ĉi-jara plano:
2016-apr-08/16 : PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj 2016 Kurso kun Radojica, Christophe aŭ Marion (2016-apr-08/16) KAJ/AŬ Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2016-apr-16) (http://gresillon.org/spip.php?rubrique20&lang=eo)
2016-apr-20/24 : Korusa renkonto de Interkant' kaj verkad-ateliero Krajon'-Ankro Interkant', la Esperanto-koruso Renkonto de Interkant' Korusa kantado kaj individuaj aktivaĵoj Krajon'-Ankro, verki sian propran viv-sperton de merkredo, 20a de aprilo 2016 je 18h ĝis dimanĉo, 24a de aprilo je 16h (http://gresillon.org/spip.php?rubrique17&lang=eo)
2016-jun-12/17 : La Luaro laŭ la vortoj, turisma semajno laŭ verkistoj La Luaro laŭ fluo de la vortoj (2016-jun-12/17) Gloraj verkistoj kaj la kasteloj de la Luaro, de dimanĉo, 12-a de junio, 18a horo ĝis vendredo, 17a de junio 2016, 10a horo (http://gresillon.org/spip.php?rubrique29&lang=eo)
2016-jul-04/15 : Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto 10-taga E-kurso kaj interŝanĝoj (2016-jul-04/15) Dektaga Esperanto-kurso de lundo, 4-a de julio, posttagmeze ĝis vendredo, 15-a de julio 2016, tagmeze Interŝanĝoj de scioj kaj de scipovoj kun spirito RERS kaj LIS laŭ viaj diversaj proponoj de aktivaĵoj por ĉiuj aĝoj de lundo, 4-a de julio, posttagmeze ĝis lundo, 11-a de julio 2016, tagmeze (aŭ ĝis la 15-a de julio por viziti la Luar-kastelojn) (http://gresillon.org/spip.php?rubrique30&lang=eo)
2016-aŭg-06/13 : SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO SOMERAS, Eo-studad-semajno (2016-aŭg-06/13/15) SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO 5 Esperanto-kursoj kaj interesaj aktivaĵoj de sabato, 6-a de aŭgusto, posttagmeze ĝis sabato, 13-a de aŭgusto 2016, tagmeze opcie : Tuttaga ekskurso, dimanĉon, 14-an de aŭgusto 2016 (http://gresillon.org/spip.php?rubrique31&lang=eo)
2016-aŭg-21/28 : Festa semajno por infanoj, adoleskantoj kaj familioj Infanoj kaj familioj (2016-aŭg-21/28) 6a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, eĉ kun beboj, gekuzoj kaj geavoj de dimanĉo 21-a ĝis dimanĉo 28-a de aŭgusto 2016 Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj (http://gresillon.org/spip.php?rubrique32&lang=eo)
Kontakto: kastelo@gresillon.org, +33-2.41.89.10.34, Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|