Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sukcese okazis nova studsesio en Poznano
2016-02-17

    Inter la 31-a de januaro kaj la 5-a de februaro, 17 studentoj, 5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando kaj po unu el Belgio, Ĉeĥio, Kroatio, Rusio, Serbio kaj Svedio, partoprenis en la 4-a interlingvistika studsesio en la universitato Adam Mickiewicz, en Poznano, Pollando. Tiu estas rekorda nombro da studentoj por la 4-a studsesio

 

    Kadre de aplikata lingvistiko, okazis lecionoj de profesorino Ilona Koutny pri leksikografio, lingva planado, multlingvismo kaj denaskismo ĝis komputa lingvistiko. D-ro Marc Bavant, el Francio, kontribuis pri terminologio, kaj D-ro Zbigniew Galor, unu el la aŭtoroj de la antaŭnelonge lanĉita libro "UEA en Konscio de Esperantistoj", kontribuis pri lingvo kaj socio.

 

    La tria semestro de esperanta gramatiko prilumis la riĉecon de esperanta leksiko inklude frazeologiaĵojn kaj tiklajn punktojn de vortfarado. Ilona Koutny traktis la problemojn de lingvotavoloj, skizis la evoluon de Esperanto kaj la lokon de Esperanto laŭ lingvotipologio. Enkadre de pragmatiko, preskaŭ neesplorata tereno koncerne Esperanton, okazis diskutoj pri kutimoj de lingvouzo, serĉante normojn kaj limojn de komunaj scioj kaj eblaj supozoj en internacia parolkomunumo.

 

    D-ro Ulrich Lins, aŭtoro de La Danĝera Lingvo, instruis pri la historio de Esperanta Movado, de Zamenhof ĝis post la Dua Mondmilito.

 

    Dum la sekvaj du studsesioj la studentoj estos dividitaj en kvar grupoj, kaj ĉiu grupo specialiĝos pri unu specifa fako inter literaturo, lingvistiko, tradukado kaj lingvopedagogio. Kune kun la lasta specialiĝo okazos ankaŭ Instruista Trejnado, al kiu interesatoj povas aliĝi. Por pliaj informoj skribu retmesaĝon al interlin@amu.edu.pl.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio