Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
TEJO petas vian helpon!
2016-02-16

 

    TEJO, la monda junulara Esperanto-organizaĵo, tre bone sukcesis aktualigi sian retpaĝaron http://tejo.org/. Kompreneble la paĝoj sin turnas ne nur al esperantistoj. Por montri la paĝaron en laŭeble multaj lingvoj, TEJO serĉas volontulajn tradukantojn. La tradukantoj nepre devas bone scipovi Esperanton kaj bone esprimiĝi en sia denaska lingvo, kaj ili tradukas el Esperanto en sian gepatran lingvon. Interkonsento pri la laboro okazu kun la retprizorgantino Costanza Schönfeld (retadreso: constanza.schonfeld@gmail.com) kaj, se necese, kun aliaj tradukantoj. La tradukado okazos per la sistemo Trello kaj WordPress. (Ne lasu vin timigi. Post iom da klarigado ankaŭ mi komprenis, kiel la afero funkcias. Krome mia ekzemplo montras, ke tradukanto ne devas mem esti junulo.)

 

    La peto estas, ke vi pripensu, ĉu vi povas helpi al TEJO per traduko de la paĝaro en la ĉinan. Temas pri iom pli ol 30 tekstoj. Ĉiu unuopa teksto estas prilaborebla en maksimume du horoj, la plej multaj bezonas malpli da tempo. Se vi interesiĝas, kontaktu Constanza por pliaj klarigoj kaj informoj. Memkompreneble vi ankaŭ estas bonvenaj kontakti min (retadreso: peter.weide@mail.dk aŭ skajpo: saliko6006), se vi deziras klarigojn pri la tekniko, kiel oni eniras la sistemon de Trello kaj WordPress.

 

Peter Weide

(Redaktoro: Liu Zijia)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio