Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La gastejo Granda Pan -- nova espero alportita de transformigo
2016-02-16

    Dum la feriaj tagoj de la pasinta Printempa Festo, Hu, mastrino de la gastejo Granda Pan estis aparte okupita. Frumatene ŝi ĵus adiaŭis gastojn el Ŝanhajo kaj tuj komencis akcepti tiujn el Jiangxi-provinco.

 


Hu (dekstre), mastrino de la gastejo Granda Pan
 
    Pan Deguo, edzo de Hu, estis laboristo de la arbarkulturejo Weixing de la Chaihe-a Forstuma Administracio en la urbo Mudanjiang. Du generacioj de lia familio sin vivtenis per arbohakado. La geedzoj Pan iam estis maltrankvilaj pro tio, ke hakeblaj arboj estis pli kaj pli malmultaj. 
 
    Ekde la 1-a de aprilo 2014 estas malpermesata komerc-cela hakado de natura arbaro en la ĉefaj ŝtataj arbarkulturejoj de Heilongjiang-provinco. Do Pan kaj aliaj pli ol 100 laboristoj perdis sian vivrimedon.
 
 

Turistoj kunfotiĝas en la gastejo Granda Pan.
 
    Arbohakado estas malpermesata. Ĉu estas alia utiligebla natur-riĉaĵo? La arbarkulturejo Weixing, kie Hu loĝas, estas kovrita de neĝo dum 7-8 monatoj ĉiu-jare. Tiam ŝajnis al la lokanoj, ke neĝo estis malfeliĉo.
 
    Sub la helpo de la loka registaro, tieaj malebenaj montovojoj fariĝis unuaklasaj ŝoseoj, longaj deklivoj -- skivojoj kaj arbarkulturejo -- neĝ-vilaĝo. Por kuraĝigi laboristojn malfermi familiajn hotelojn loka forstuma administracio muntis tubojn por en- kaj forkonduki akvon kaj hejtilojn por ĉiuj familioj.
 
    Hu estis la unua kiu malfermis gastejon. Gastoj ne mankis en la neĝ-vilaĝo dum la tuta vintro. Eĉ antaŭ la pasinta Printempa Festo la gastejo de Hu estis mendita de multaj turistoj. Tio tre ĝojigas la geedzojn Pan.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio