Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Polaj geamantoj tutmonde vojaĝas per malnova aŭto
2016-02-16

    Manko de mono ne povas esti preteksto por rezigno de tutmonda vojaĝo. Polaj geamantoj Aleksandra Slusarczyk kaj Karol Lewandowski estas konataj vojaĝantoj. Ili jam vizitis pli ol 50 landojn je malalta kosto per transformita aŭto pli ol 20-jara. Ili ĉiutage elspezis malpli ol 5,5 britajn pundojn.

 

    Malpli ol 5,5 britaj pundoj tage?! Ili malkaŝis kelkajn lertaĵojn, ekzemple neniam tranokti en hotelo nek manĝi en restoracio, tamen serĉi helpon de bonkoraj homoj. Ili rezignis multajn komfortajn elektojn, tamen tio ne elrevigis ilin dum vojaĝo.

 

    Ili veturigis ankaŭ aliajn vojaĝantojn per la malnova aŭto por iom profiti kaj amikiĝi kun pli da homoj. La vojaĝo estis tre plezura. Jen foto de ili en Saharo.

 

    Ili ŝpareme vizitis kvin kontinentojn en preskaŭ ses jaroj kaj veturis 290 milojn da mejloj. En Aŭstralio ili hazarde renkontis kanguruon.

 

    Por kovri la koston de la vojaĝo la paro verkis libron pri sia aventuro kaj vendis poŝtkartojn. Karol diris: "Tutmonda vojaĝo ne estas tiel malfacila kiel vi imagas, nek postulas multe da mono. Plej grave estas, ke vi amu la vivon kaj estu scivolema pri la mondo."

 

    Nun la paro iom ripozas en Pollando antaŭ la vojaĝo al Sud-Ameriko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio