Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yao Ming, Iverson kaj O'Neal fariĝis kandidatoj por la Basketbala Halo de Famo Nai Smith
2016-02-14


Yao Ming (dekstre) kaj O'Neal dum la aktivado de la Basketbala Halo de Famo Nai Smith en la 12-a de februaro (Foto de Zou Zheng)

 

    La 12-an de februaro la Basketbala Halo de Famo Nai Smith publikigis la liston de kandidatoj por la halo en 2016. Inter la kandidatoj estas Yao Ming el Ĉinio, Allen Ezail Iverson kaj Shaquille O'Neal el Usono.

 

    Allen Ezail Iverson, kiu partoprenis en 9 konkursoj de basketbalaj steloj, kaj Shaquille O'Neal, kiu trifoje gajnis la titolon plej valora basketbala ludanto en la finalo de NBA (Nacia Basketbala Asocio de Usono), kaj aliaj 12 kandidatoj estis elektitaj de la Nord-Amerika Juĝa Komitato kaj Yao kandidatiĝis sub la propono de la Internacia Juĝa Komitato.

 

    "Mi estas tro juna kiel kandidato al la halo," Yao diris: "O'Neal kaj Iverson estas pint-nivelaj steloj de NBA. Ili estas influaj same kiel Jordan por ĉinaj fanoj de basketbalo, speciale por mia aŭ miapatra generacio. Ili ŝajne estas la vizaĝo de NBA."

 

    La listo de la Basketbala Halo de Famo Nai Smith estos publikigita dum la basketbala finalo de la Atleta Asocio de Naciaj Kolegioj de Usono, en Houston, la 5-an de aprilo 2016.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio