Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Germana kongreso festos la 125-jaran jubileon de Esperanto en Munkeno
2016-02-04


Bavaria, virino simbolanta Bavarion, invitas vin al la germana kongreso.
 

    Munkeno estas la ĉefurbo de Bavario, federacia ŝtato en sudorienta Germanio. Ne necesus aldoni, ke ĝi estas konata pro sia oktobro-bierfesto. De la 13-a ĝis la 16-a de majo ĉi-jare la urbo gastigos la 93-an Germanan Esperanto-Kongreson. La kongreso okazos en la konferencejo Tagungszentrum im Kolpinghaus, kiu situas en la urbocentro, ĉirkaŭ 400 metrojn for de la ĉefstacidomo.

 

    125 jaroj de Esperanto en Munkeno

 

    La landa kongreso mem ne estos jubilea, ĝi fakte celas festi alian jubileon: nome, la 125-jariĝon de Esperanto en Munkeno. La unua Esperanta gazeto en la mondo, La Esperantisto, aperigis, en sia februara numero de 1891, leteron senditan de Munkeno kaj datitan je la 3-a de januaro samjare, kiu anoncas la fondiĝon de la Societo Esperantista Münĥen.

 


Isar-pordego, unu el la kvar ĉefaj enirejoj de Munkeno dum la mezepoko

 


Nova Urbodomo (maldesktre) kaj Malnova Urbodomo

 

    Pro tio la nuntempe funkcianta Esperanto-Klubo Munkeno decidis inviti la germanan kongreson por tiel festi la jubileon. Dum la kongreso en la unua vespero, vendrede, la 13-an de majo okazos aparta jubilea programero.

 

    Skiza programo

 

    Sabate, la 14-an, antaŭtagmeze okazos festoprelego de d-ro Reinhard Fößmeier: "Esperanto - ĉu seriozaĵo?". Posttagmeze estos la jarkunveno de la Germana Esperanto-Asocio. Vespere oni ĝuos la koncerton de la muzikgrupo Kajto.

 

    Dimanĉe, la 15-an, antaŭtagmeze estos diversaj prelegoj, kaj posttagmeze ekskursoj. Oni povos elekti el jenaj sep ebloj:

 

    A1: Sur la spuroj de nazioj

 

    A2: BMW-Welt ("BMW-eventmondo"), ne BMW-muzeo!!

 

    A3: Ludoviko-antaŭurbo

 

    A4: Malnova urbocentro

 

    A5: Malnova sudtombejo

 

    A6: Novarta stilo en Munkeno

 

    A7: Olimpiaparko kun orient-okcidenta-pacpreĝejo

 

    Vespere estos koncerto de Attila Schimmer kun sia temo el Vieno (Aŭstrio) .

 

    Lunde, la 16-an, antaŭtagmeze estos pliaj prelegoj, kaj per la programero "La kongresurbo 2017 prezentas sin" finiĝos la 4-taga kongreso.

 


Ŝildo de la Esperanto-placo

 


Statuo de Bavaria okcidente de la Esperanto-placo

 

    Por pliaj informoj

 

    La baza aliĝkotizo ĝis la 31-a de marto estas 110 eŭroj, kaj 70 eŭroj por samadresano, handikapulo (kun atesto), senenspezuloj kaj B-landanoj. La kotizo pli poste fariĝos 130/80 eŭroj respektive. Estas pluraj rabatoj pri kiuj informiĝu ĉe la retejo sube indikata.

 

    Majo estas bela sezono en Germanio, kaj vi povos ĝui samtempe kaj la esperantan kaj bavaran etoson. Se vi interesiĝas pri tiu ĉi kongreso, vizitu la retejon (http://www.kongreso.de) aŭ skribu al (kongreso@esperanto-muenchen.de).

 

(Esperanto-Klubo Munkeno)

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio