La franca Esperanto-kastelo Grésillon invitas vin lerni kaj ferii |
2016-02-02 |
Kiel kutime la franca Kulturdomo de Esperanto refoje invitas vin per riĉaj aranĝoj lerni kaj ferii en sia kastelo Grésillon en printempo kaj somero de 2016.
Detaloj: 2016-apr-08/16: PRINTEMPaS, intensivaj kursoj kaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) => http://gresillon.org/printempas.
2016-apr-20/24: Korusa renkonto de Interkant' kaj verkad-ateliero Krajon'-Ankro => http://gresillon.org/koruso.
2016-jun-12/17: La Luaro laŭ la vortoj, turisma semajno laŭ verkistoj => http://gresillon.org/s1.
2016-jul-04/15: Dektaga kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto => http://gresillon.org/s2.
2016-aŭg-06/13: SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno post FESTO => http://gresillon.org/s3.
2016-aŭg-21/28: Festa semanjo por infanoj, adoleskantoj kaj familioj => http://gresillon.org/s4.
Kontakto: kastelo@gresillon.org, +33-2.41.89.10.34, http://gresillon.org/kontakto.
(Raportis Bert Ŝuman) Redaktoro: Wang Lihua Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |