Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Premieris la dokumenta filmo Rakonto de Rizo
2016-02-01

 

    Unu grajno de rizo estas malgranda, tamen ĝi estas unu el la plej gravaj kontribuoj de la ĉina nacio al la homaro. La grandskala kultura kaj historia dokument-filmo Rakonto de Rizo, elsendata per la scienca kanalo de la Ĉina Centra Televidstacio, kiu rakontas la sekreton malantaŭ riza grajno, malkovrante la kulturan kodon kun longa historio, kaj ricevas bonan reeĥon de la socio.

 

    La produkt-teamo de la filmo diris en la premiera ceremonio en Pekino, ke la filmo konsistanta el kvin partoj prezentas la originon kaj disvolviĝon de rizo por la homara civilizacio el la anguloj de agrikultura tekniko, biologio, kultura antropologio, etnologio kaj arkeologio, kaj havas intervjuojn kun multaj agrikulturaj sciencistoj inkluzive de la Patro de Hibrida Rizo Yuan Longping.

 

    En 2012, Han Bin, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj, publikigis artikolon en la ĵurnalo Naturo, ke la nuntempe kultivata rizo havas la plej proksimajn rilatojn kun ankoraŭ ekzistanta sovaĝa rizo en Guangxi. Surbaze de tio la Guangxi-a Eldona Grupo filmis Rakonton de Rizo en tri jaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio