Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Beboj de imperiestraj pingvenoj kuniĝas unu al aliaj kontraŭ neĝoŝtormo
2016-02-01

 
    La 28an de januaro la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke germana fotisto Gunther Riehle faris serion da fotoj de beboj de imperiestraj pingvenoj, kiuj amasiĝis por rezisti al neĝoŝtormo en Antarkto.

 

 
    La pingvenetoj naskitaj antaŭ nur tri monatoj sidas sur glacio, kun la okuloj fermitaj kaj haroj kovritaj de neĝeroj. Ili interpremas sin por rezisti al severa malvarmo de 24 celsiaj gradoj sub la nulo. Kutime, unu el la gepatroj prizorgas la bebojn, kaj la alia serĉas nutraĵojn. Same kiel siaj gepatroj ankaŭ la beboj ŝanĝas siajn poziciojn por ke ĉiu sentu varmon.

 

 
    Gunther diris, ke apud ilia tendo estas du grupoj da pingvenoj, kiuj distancas je proksimume unu kilometro unu de la alia. Unu grupo havas kelkajn centojn da pingvenoj, kaj la alia ĉirkaŭ milon. Dum nokto aŭ en neĝoŝtormo la du grupoj amasiĝas por kelkaj horoj. Iuj pingvenoj eĉ kuŝas por eviti la venton. Sciencistoj mezuris, ke kiam la plenaĝaj pingvenoj kuniĝas, la temperaturo en la mezo de la grupo estis indikita al 37 celsiaj gradoj, kio povas efike helpi ilin rezisti al la malvarmego.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio