Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Jaro de Simio por famaj transmaraj markoj
2016-01-29

    Ĉi-jare simio, zodiaka simbolo por la baldaŭ venonta nova jaro laŭ la ĉina luna kalendaro, ricevas pli grandan atenton ol kutime, flanke de famaj transmaraj markoj kiuj volas vendi siajn varojn al ĉinaj aĉetantoj. Pro prospero de la ĉina merkato pri luksaĵoj, la Printempa Festo, tradicia ĉina novjaro laŭ la ĉina luna kalendaro, estas pli kaj pli alte taksata de internaciaj firmaoj, kaj ili elfaras diversajn produktaĵojn por la Jaro de Simio kun limigita kvanto.

 

    Brakhorloĝo de Chopard

    Tiu ĉi brakhorloĝo de la marko Chopard havas grandan artan valoron. Ĝi estas elfarita per kunlaboro inter la kompanio kaj elstaraj japanaj majstroj de Maki-e.

 

 
    Maki-e estas dekoracia arto. Oni faras desegnaĵon sur lakaĵo kaj ŝutas oran pulvoron sur la desegnaĵon por ornamado. Tio postulas de metiisto koncentriĝon kaj subtilan atenton.

 

    Brakhorloĝo de Breguet

 
    La faristo de ĉi tiu brakhorloĝo utiligis teknikon de cizelado sur ŝelo de konko, kaj sukcesis vivice reprodukti la hararon de simio. Kun la rando el blanka oro je 18 karatoj kun diamantoj, la brakhorloĝo aspektas luksa kaj ne vulgara.

 

    Ĉokolado de Godiva

 
    La ruĝa kaj ora koloroj montras la festan ĝojon, nete desegnitaj simioj ŝajnas viglaj. En la skatolo simpla sed bela tia bonaspekta kaj bongusta ĉokolado taŭgas kiel donaco al aliaj aŭ al vi mem.

 

    Ornamaĵo de Swarovski

 
    La orflava simio desegnita de la marko Swarovski farita el vitra kristalo estis inspirita de ĉinaj mito kaj papertranĉaĵo.

 

    Cigaro de Davidoff 

    Kun la mark-emblemo de orsimio sur sia papera rubando, ĝia ruĝa kesteto kaj bambua glitkovrilo kaj akordiĝas al la tradicia ĉina stilo kaj tenas sian elegantecon. 

    Krom la cigaro, la marko vendas du cindrujojn: rondan kaj kvadratan kun la loko por meti cigaron. Same videblas la orsimia mark-emblemo kiu prezentas samtempe la ĉinan stilon kaj eŭropan etoson per ĝusta blanko kaj bone aranĝitaj bildoj.

 

    Ornamaĵoj de Louis Vuitton

 
 
    Sur la kolringo kaj braceleto de Louis Vuitton sin trovas heroeca kaj moderneca simio. La simioj oritaj havas kristalajn okulojn de Swarovski, ĉe la vosto de la braceletoj estas la mark-emblemo. La okuloj de la simioj brilas dank' al tie inkrustitaj kristalaj pecoj.

 

    Brakhorloĝo de Piaget

 
    Anita Porchet, majstro lerta en ĉiu tekniko de emajlo, estas ĉi-jara kunlaboranto de la marko Piaget. La simio sur la brakhorloĝo estis farita tiamaniere, ke per orfadeno oni dividis diversajn partojn laŭ la desegno kaj per delikata peniko oni inkrustis permane en spacetojn emajlajn materialojn poluritajn.

 

    Tranĉileto de Victorinox

 
    La baza formo de tiu ĉi tranĉileto sekvas la vaste ŝatatan svisan tipon 0.6223. La tranĉileto povas funkcii ankaŭ kiel ungfajlilo, ŝraŭboturnilo, tondilo ktp. Bele pakita kaj akompanata de papera sako por la Jaro de Simio, ĝi taŭgas por donaco por naskiĝtago, donaco inter geamantoj kaj geamikoj kaj ankaŭ por pli formala donaco.

 

    Juveloj de Dior

 
    Antaŭe la marko Dior uzis ruĝan ŝnuron, sed ĉi-jare ili ŝanĝis ĝin per kolora lakaĵo en sia seria produktaĵo Diorelita. La amuzaj oraj simietoj kun blankaj perloj el plasta rezino kaj kristalaj pecoj aspektas kvazaŭ vivantaj.

 

    Pulvoro de Giorgio Armani

 
    La skatoleto de tiu ĉi pulvoro de Giorgio Armani havas oran ideogramon "Feliĉo" sur la ruĝa kovrilo, kaj troviĝas bildo de simio sur la interna premita pulvoro, kaj la ekstera pako estas en la koloro de festeca ĉina ruĝo.

 

    Pulvoro kaj esenco-likvaĵo de Estée Lauder

 
    En la Jaro de Simio ĉio de la marko portas oron, la antaŭa bruna boteleto de esenco-likvaĵo fariĝis ora, sur ĝi la aparta simieto delikate farita prezentas bonaŭguron kaj benon kun siaj klaraj kristaloj.

 

    Pulvoro de Givenchy

 
    La marko unuafoje havigis al si temon pri la ĉinaj 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara zodiaka ciklo. La kvarkoloraj pulvoroj havas skatolon kun la ĉina stilo: ĉina ruĝo kaj kortega oro. Simioj kunsidas ĉirkaŭ 4 G, simbolo de Givenchy, kaj tio signifas la kuneston de familianoj dum la Printempa Festo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio