Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sukcese okazis la 51-a Brazila Kongreso de Esperanto
2016-01-28

    La urbo Manaŭso, ĉefurbo de la brazila subŝtato Amazonio, por la unua fojo gastigis la Brazilan Kongreson de Esperanto kaj la Brazilan Esperantistan Junularan Kongreson. Tiu ankaŭ estis la unua tutlanda kongreso de Esperanto en la norda regiono de Brazilo, la plej vasta de la lando.

 


Esperantistoj antaŭ la teatrejo Amazonio

 

    La esperanta movado en la norda regiono de Brazilo historie apenaŭ ekzistis, tamen multe vigliĝis dum la lasta jardeko, kiam samideanoj de nordaj subŝtatoj komencis pli kaj pli aktive agadi en la movado kaj partopreni en kongresoj. Manaŭso, kun siaj belaj allogaĵoj, venigis al si ne nur brazilanojn, sed ankaŭ esperantistojn el eksterlando.

 


Solena malfermo

 

    Kongresanoj vizitis indiĝenan tribon, naĝis en rivero, vizitis la allogaĵojn de la urbo, inter ili la Stadiono Amazonio, konstruita por la futbala Mondpokalo 2014, kaj la belega Teatrejo Amazonio. La kongresejo estis la Ŝtata Universitato de Amazonio, kies mallongigo en la portugala lingvo estas UEA.

 


Homoj aŭskultas prelegon
 

    La kongresa programo konsistis de prelegoj, metiejoj, kursoj, kunsidoj kaj artaj vesperoj. AMO-seminario, sub la ĉeftemo "Esperanto kaj la Daŭripovaj Evoluceloj de Unuiĝintaj Nacioj" ankaŭ okazis dum la kongreso. Per baza kurso de Esperanto, lokanoj interesataj pri la lingvo eklernis ĝin.

 


Amazoniaj indiĝenoj prezentis muzikon kaj dancojn al la kongresanoj

 

    Brazila Esperanto-Ligo (BEL), dum la jaro 2015 enketis siajn membrojn pri la plej bona epoko por la Brazila Kongreso. Estis tri elektebloj: julio (du semajnoj antaŭ UK), dum vintraj studentaj ferioj; januaro, dum someraj ferioj; aŭ junio, okaze de la feritago Corpus Christi (Korpo de Kristo), katolika festo kiu ĉiujare okazas ĵaŭde, kaj pro ĝi homoj ferias ĝis dimanĉo. Preskaŭ 70% de la voĉdonoj estis por tiu tria opcio, tiel ke la venonta Brazila Kongreso de Esperanto okazos en junio 2017, en la urbo Sorriso, subŝtato Mato-Groso, centrokcidenta regiono de Brazilo.

 


Esperantistoj karesas amazonian delfenon

 

    En la kongreso estis elektitaj novaj estraroj de BEL kaj BEJO – Brazila Esperantista Junulara Organizo. Evandro Pereira Avellar reelektiĝis kiel prezidanto de BEL kaj Fernando Maia Jr fariĝis ĝia Financa Direktoro. Nova BEJO-estraro konsistas de Juliana Evandro, prezidantino, Sarah Monteiro, vic-prezidantino, Eduardo Paiva, sekretario, kaj Allan dos Santos Argolo, kasisto.

 


Kandidatoj de la konkurso BEJO-ataŝeo. Dekstre estas Lucas Barbosa, gajninto de la premio.

 

    La plej grava programero de Brazila Esperantista Junulara Kongreso estis la konkurso BEJO-ataŝeo, kiu elektas junulon por viziti aliajn landojn kiel reprezentanto de BEJO. Ĉi-foje estis rekorda nombro da kandidatoj, ses homoj, kiuj sendis artikolojn kaj aliĝilojn antaŭ la kongreso, kaj dum la kongreso prelegis antaŭ juĝkomisiono. La premiito estas Lucas Barbosa, kiu devos komenci sian vojaĝon antaŭ ĉijaraj UK kaj IJK.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio