Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperantologia Konferenco en Nitro alvokas prelegontojn
2016-01-25

 

    Sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) okazos, kadre de la 101-a Universala Kongreso en Nitro, la 39-a Esperantologia Konferenco.

 

    Maria Rosaria Spanò kaj Orlando Raola, la organizantoj de la 39-a Esperantologia Konferenco, invitas ĉiujn fakulojn sendi prelegproponojn pri la temo Evoluo kaj evoluigo de la internacia lingvo Esperanto: diversspecaj influoj kaj faktoroj. Oni sendu mallongan prelegresumon (maksimume 250-vortan), kune kun sinteza biografio, al la retadreso: esperantologiakonferenco2016@gmail.com, plej malfrue ĝis la 30-a de aprilo 2016.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio