Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova Novjarfesta Novojarsko-2016
2016-01-22

 

    Novojarsko-2016 – nova novjarfesta Esperanto-renkontiĝo, organizita de siberiaj esperantistoj en Krasnojarsko, allogis 46 personojn, inkluzive de gastoj el Germanio kaj Hispanio.

 

    La ideo pri ĝi aperis pasint-somere, kiam la tradicia Renkontiĝo de Amikoj (RA) okazis en Krasnojarska regiono. Multaj krasnojarskanoj delonge ne vojaĝis al Esperanto-renkontiĝoj, do RA venis al ili. Kaj ili aktiviĝis! Krasnojarskanoj invitis la esperantistojn de Novosibirsko festi kune la Novan Jaron kaj eĉ elpensis la vorton Novojarsko: Novosibirsko + Krasnojarsko = Nova + Jaro.

 

    Mi neniam festis Novan jaron tiel gaje! Ni manĝis, dancis, konkursis, amuziĝis, teumis, festumis, ktp. Al ni venis Avo Frosto! Ĉiuj ricevis donacojn. Nokte ni promenis al granda abio en proksima korto kaj dancis ĉirkaŭ ĝi. La 1an de januaro ni promenis tra la lumigita urbo al la ĉefa abio en la urbocentro.

 

    Kvartagan paroligan kurson laŭ rekta metodo gaje kaj brile gvidis Rafael Mateos González. Por dezirantoj li gvidis ankaŭ kurseton de la hispana lingvo.

 

    Ni vizitis la faman natur-rezervejon "Fostoj", zoon, operteatron. Vespere ni kantis, ludis kaj amuziĝis ekstere. En unu vespero okazis koncerto de Aleksej Ĵuravljov, kaj alia estis Kristnaska vespero kun multaj aŭguroj. Interesaj kvizoj, preparitaj de Evelina Sokolova, tre amuzis gastojn.

 

    Longe en Ruslando mankis vintraj Esperanto-aranĝoj, Novojarsko-2016 iĝis la unua post multaj jaroj. Mi dankas ĉiujn, kiuj venis, kaj diras: "Ĝis revido, karaj amikoj!" Nun mi scias, kiel mi volas festi festojn! Kune!

 

Katerina Arbekova

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/01/novojarsko)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio