Ĉinio: Esperantistoj marŝadis ĉirkaŭ neĝkovrita insulo |
2016-01-19 |
La oka tago de la 12a monato laŭ la ĉina lunkalendaro estas la tradicia ĉina festo Laba. Ĉi-jare ĝi okazis en la 17a de januaro.
Tiutage la vetero en la nordorienta urbo Harbino estis tre malvarma, kaj la temperaturo estis indikita al 31 celsiaj gradoj sub nulo.
Malgraŭ la frosto kvin membroj el Yutong-a Esperanto-kurso en la urbo marŝis sep kilometrojn ĉirkaŭ Hund-insulo en Songhuajiang-rivero. Survoje ili gaje dancis kaj ludis sur glacio.
(Song Ping) Redaktoro: Liu Zijia Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|