Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japanaj simioj faros prezentadon en Pekino
2016-01-19

 

    Inter la 10-a kaj la 12-a de februaro (dum la ferioj de la Printempa Festo, tradicia Ĉina Novjaro), en la Pekina Teatro trifoje okazos prezentado de simioj, kiuj apartenas al la japana simi-trupo Nikko Sarugundan. La sidejo de la trupo estas en la urbo Nikko de la gubernio Tochigi de Japanio. Oni trejnas apartan subspecion de simio konatan kiel japana makako aŭ neĝ-simio (Macaca fuscata). La japana simi-prezentaĵo devenis de Ĉinio, kaj nun estas vaste konata ero de la novjara festado en Japanio. Japanoj diras, ke tio estas bonaŭgura, tiel ke oni spektu ĝin okaze de la festo kun familianoj kaj geamikoj.

 

 

    Por ke ĉinaj spektantoj povu aprezi ĉi tiun mirindan prezentadon, la simi-trejnistoj speciale "ĉinigis" la prezentaĵojn. Ili faris tion kune kun ĉinaj reĝisoroj, rearanĝante tradiciiĝintajn skeĉojn kun aldonaj ĉinaj elementoj. Antaŭ ol veni al Ĉinio la simioj jam estis sisteme trejnitaj en sia naskiĝlando. Ili lertas en saltado, pilkoludo, irado per stilzoj, danco kaj tiel plu.

 

    La temo de la ĉi-foja prezentado estas "lernejo de simioj". La simioj ludos la rolon de lernantoj en diversaj skeĉoj pri sinanonco, matematika leciono, sporto, konkurso de kapabloj kaj aliaj. En la skeĉo pri "ĝoja muzikludo", la simioj dancos kun la trejnistoj laŭ la melodio de Gangnam Style.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio