Fotoj de Qin Bin
En la komerca kvartalo Huaqiangbei kolektiĝis aroj da pioniraj gejunuloj. Kun aŭro de "kreantoj", ili klopodas por efektivigi diversajn kreivajn ideojn, dum la kvartalo Huaqiangbei, "la Unua Elektronika Strato de Ĉinio", silente ŝanĝiĝas sub la alvoko de entreprenado kaj novigado. Ni diskonigas tra la lenso ilian ĉiutagan vivon.
Sur la placo centre de la kvartalo Huaqiangbei estas tre okulfrapa la blua neon-tabulo de la "internacia kreanta centro Huaqiang". En la pompe lumigita konstruaĵo, kreantoj pri hardvaroj ankoraŭ sin klinas super siaj produktoj.
|