Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bonvenigo de la tradicia Ĉina Novjaro
2016-01-15

 

    La 14-a de januaro estas la kvina tago de la lasta monato de la Jaro de Ŝafo laŭ la ĉina luna kalendaro. Tiutage komenciĝis aranĝoj en la gubernio Xuyi de la provinco Jiangsu, sudorienta Ĉinio, por bonvenigi alvenon de la tradicia Novjaro de Ĉinio, alinome la Printempa Festo. Prezentiĝis leon-, drak-, jangge-dancadoj kaj aliaj programeroj, riĉigante la kulturan vivon de lokanoj.

 

 

    Leon-dancado sur la placo de Xuyi, unu el la lokoj kie oni plej frue starigis gubernion en Ĉinio antaŭ pli ol 2 200 jaroj, inter 223 a. K. kaj 221 a. K. La longa historio lasis multajn kulturajn memorojn en la gubernio.

 

 

    Imito de kaptado de luiziana kankro (latine: Procambarus clarkii). Tia ruĝa kankro vivas en dolĉa akvo kaj estas ĉefa materialo de la konata etmanĝaĵo "kankroj en mala-saŭco (angle 'Mala sauce', pika gustigaĵo el sojo kaj pipro de Sichuan-provinco)". Pro sia taŭga medio, la gubernio nun estas ĉefa produktejo de tiaj kankroj, kaj oni ĉiujare okazigas koncernan feston.

 

 

    Dancado kun talitamburoj. Talitambura danco estas unu el la tradiciaj dancoj de la nacio Han, kaj ofte prezentiĝas en festoj kaj ceremonioj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio