| Ĉinaj retanoj benas usonan malsanuleton |
| 2016-01-15 |
![]() La 12an de januaro en la Interreto estis publikigita la novaĵo, ke 8-jara usona knabo Dorian Murray, kancerulo en lasta fazo, deziras esti konata en Ĉinio, ĉar Ĉinio havas la Grandan Muron, kiun li nomas "ponto".
![]()
La novaĵo rapide disvastiĝis en Fejsbuko kaj ĉinaj retejoj. La rakonto de kuraĝa Dorian inspiris multajn homojn.
![]() Oni plusendis la novaĵon per Wechat kaj Mikroblogo por esprimi subtenon al Dorian.
![]() Post kelkaj horoj ĉinaj kaj alilandaj retanoj sendis al Dorian fotojn kun panelo sur malsamaj sekcioj de la Granda Muro, Juyong-pasejo, Badaling, Simatai kaj Jinshanling...
Kuracistoj konfirmis post diagnozo, ke Dorian havas la malsanon rhabdomyosarcoma, raran kanceron, kiam li estis 4-jara.
La malsano estis regata post serio da dolorigaj terapioj. Tamen komence de januaro kuracistoj malkovris, ke kanceraj ĉeloj disvastiĝis en liajn mjelon kaj cerbon. La familio decidis ĉesigi la kuracadon.
Malgraŭ la turmento, Dorian prezentas optimismon kaj gajan spiriton kiel aliaj samaĝuloj. Lia kuraĝo inspiras multajn ĉirkaŭajn homojn.
Redaktoro: Liu Zijia Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|