| Eventoj kun AMO | 
| 2016-01-12 | 
| 
  
 6-10 januaro 
 Poludnica 2016 en Záva ná Poruba, Slovakio: renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. 
 Pri AMO 18 
 Temo: Kiel organizi E-vojaĝojn kaj turismajn ekskursojn 
 Gvidantoj kaj temoj: 
 • J. Vajs (SK): Diferencoj inter vojaĝoj organizitaj de vojaĝoficejoj kaj de esperantistoj; • D. Rodzianko (PL): Kiel vojaĝi malmultekoste; • M. Blahuš (CZ): Geografiaj konkursoj dum renkontiĝoj de E-vojaĝantoj kaj turistoj; • V. Radovanović (HR): Multjaraj spertoj kun organizado de regulaj turismaj renkontiĝoj; • A. Zdechlik (PL): Organizado de E-vojaĝoj al malproksimaj landoj; • P. Chrdle (CZ): Avantaĝoj kaj malavantaĝoj de E-vojaĝoj. 
 La seminario okazos memore al Andreo Grzębowski - ja en aprilo 2014 ni planis kun li fari tiun AMO-seminarion en Bydgoszcz. 
 • Ján Vajs, LEK (SMOPaJ), Školská 4, SK-031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio • www.poludnica.esperanto.sk aŭ poludnica83@gmail.com 
 22-26 Januaro 
 51-a Brazila Kongreso de Esperanto en Manaus, Brazilo: Manaus estas brazila urbo proksime de la enfluo de la rivero Negro en la riveron Amazono. Ĝi situas nur kelkdek kilometrojn de la ekvatoro kaj havas ekstreme tropikan klimaton. Ĝi estis fondita en 1669 de portugalaj koloniantoj. Temo: Verda Komunikado: kiun internacian lingvon oni uzu en daŭripova mondo? 
 Pri AMO 19 
 Kadre de la 51-a BKE, AMO eniras Amazonion, kun la temo "Esperanto: komunikilo por daŭipova mondo". Gvidantoj: Fernando Maia Jr., Lucas Barbosa, Alvaro Motta. • Brazila Esperanto-Ligo, ĉe http://bit.ly/1GE0Qe5 
 26 februaro-8 marto 
 Dua Speciala Ekskurso en Katmandu, Nepalo: Kontraste kun la tradiciaj Himalajaj Renkontiĝoj (kiuj signifas longan perpiedan marŝadon), ĉi-foje NEspA okazigos aŭtobusan ekskurson al famaj nepalaj turismaj lokoj, inkluzive de la fama montaro videbla en Katmanduo, Ĉitaŭan Nacia Parko, Nagrakot, Dulikhel kaj Pokhara. 
 Pri AMO 20 
 Katmanduo, de la 27-a ĝis la 29-a de februaro. Inter la gvidantoj: Hori Jasuo (Japanio), Trezoro (Ĉinio), Bharat Ghimire (Nepalo). • Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), G.P.O Box: 10518, NP-102 Kathmandu, Nepalo • nespa.1990@gmail.com 
 (el Esperanto) Redaktoro: Liu Zijia Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat 
 |