Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio unuafoje determinis siajn geografiajn kondiĉojn
2016-01-12

 

    Ĉinio finis ĉiuflankan kaj precizan kolekton de donitaĵoj pri esploro de geografiaj kondiĉoj, starigis ŝtatnivelan datumbazon, kaj unuafoje determinis siajn geografiajn kondiĉojn.

 

    En la esploro oni akiris la bazajn informojn pri la naturaj surfacaj resursoj, inkluzive de kategorio, situo, amplekso kaj areo de agro, ĝardeno, arbaro, herbejo, lago, rivero, akvokonservejo, dezerto kaj nuda surfaco, glaĉero kaj neĝo; kaj bazajn faktojn pri kategorio, situo, amplekso, longo, areo kaj spaco de geografiaj elementoj rilataj al homaj aktivecoj, ekzemple trafika reto, loĝloko kaj instalaĵoj kiel geografiaj unuoj.

 

    La totala kvanto de la datumaro akirita dum la esploro kalkuliĝas al 770 terabajtoj, ekvivalente 700 milionojn da libroj kun 500 mil ideogramoj.

 

    En 2016 la laboro turniĝos al statistika analizo kaj profunda apliko, kaj komenciĝos ŝtatnivela baza statistiko por kompletigi komunikaĵojn kaj raportojn pri la ĝenerala esploro; la rezulto estos enretigita por publika konsulto kaj vaste aplikebla por aranĝado de teritoria spaco, agrikultura modernigo, regado kaj protekto de naturaj resursoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio