Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jiana'er Hateran -- kazaĥa pedagogo
2016-01-12

Teksto kaj fotoj de Chen Yi

 


    En la dulingva infanĝardeno de la vilaĝo Bitie Wutie Lieke de la distrikto Kala Xilike ĉe la piedo de Altay-montaro en Xinjiang, nordokcidenta Ĉinio, mi konatiĝis kun Jiana'er Hateran, kazaĥa knabino kun grandaj okuloj. Ŝi flue parolas han-lingve kun bela prononco.


 


    La infanĝardeno troviĝas en elementa lernejo. En ĝia ĉambro fajro en forno estis arda, kaj tie la infanoj en la aĝo de 5-6 jaroj, gvidataj de ilia instruisto, algluis sur paperon ruĝan sunon el knedpasto. Tieaj infanoj neniom timas fremdulojn. Ili esprimis siajn ideojn han-lingve. 6-jara knabino Muli De'er ekscite montris sian propran kreaĵon el knedpasto kaj iu knabo sin prezentis: "Mi estas Ayasi Bieke, 6-jara, mi parolas kazaĥ-lingve kaj han-lingve, tiujn lingvojn nin instruas nia instruisto!"

 


    Jiana'er naskiĝis en 1980 en la distrikto Kala Xilike, kaj nun laboras kiel estro de la Centra Infanĝardeno de la distrikto Kala Xilike de Altay-urbo. Krome, ŝi gvidas ankaŭ 3 vilaĝajn infanĝardenojn. Parolante pri sia laboro, Jiana'er tre fieras: "Mi amas mian laboron, la hejm-urbon kie mi naskiĝis kaj kreskis, kaj kompreneble, ankaŭ tieajn infanojn." En 1997, Jiana'er eniris post sukceso en ekzamenoj en la Xinjiang-an Porinfanĝarden-Instruistan Lernejon, en 2000, ŝi fariĝis instruisto en element-lernejo, en 2006, ŝi entreprenis antaŭlernejan kurson por 73 minoritataj infanoj en la aĝo de 5-6 jaroj, kaj nun "nia infan-ĝardeno havas tri vilaĝajn filiojn por 220 infanoj, el kiuj 95% estas kazaĥaj infanoj."

 


    Jiana'er donas sian tutan energion al la laboro de la infanĝardeno: ŝi loĝas en la infanĝardeno kaj revenas hejmen unufoje po 2-3 semajnoj. Ĝenerale, ŝia edzo kondukas ilian infanon al la lernejo. Ŝi diris: "Nun nia filino estas trialernojara lernanto kaj mia edzo ellernis fari lavadon kaj kuiradon. Kelkfoje, mi vere kompatas ilin, sed vidinte ke la han-lingva nivelo de infanoj en vilaĝoj leviĝas tagon post tago kaj ke ili povas simple babili han-lingve, mi opinias ke tio, kion mi faras, estas valora kaj mia decido -- prava."

 


    La penado de Jiana'er fruktodonis. Ŝi plurfoje ricevis glorajn titolojn, kiaj elstara instruisto en Altay-urbo, bona instruisto, virina avangarda laboranto, elstara instruisto en la lerneja nivelo kaj tiel plu. Ŝi diris: "Kiel pedagogo, mi fieras pri mia laboro. Kaj mi volas daŭre esti ĉi tie por gaje vivi kune kun kamparaj infanoj."


    Jiana'er emas jenajn vortojn kiuj bone reprezentas ŝian aspiron: "Estas kariero kiu naskiĝis en bunta mondo, kie estas plezuriga bela medio kiel fea mondo, amindaj beboj kiel anĝeloj kaj feliĉa ridado kiel ebriiga sonado de arĝenta sonorilo. En tiu ĉi mondo plenas amo kaj sunlumo. Tio estas ĝojiga mondo en kiu kunfandiĝas patrineco, juneco kaj pureco, en kiu aroj da belaj anĝeloj nutras per siaj malavaro kaj sincero la esperon por la estonteco."


Redaktoro: Wang Lihua



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio