Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 68-a Kongreso de IFEF okazos en Bulgario
2016-01-12

Teksto kaj fotoj proponitaj de Xiao Ke

 

 

    La bulgaraj fervojistoj, esperantistoj, tutkore invitas tutmondajn samideanojn partopreni en la 68-a kongreso de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF), kiu okazos de la 21-a ĝis la 28-a de majo 2016 proksime al Varna, la ĉemara urbo de Bulgario.

 

 

    Nia federacio akceptas organizi por la 5-a fojo la kongreson de IFEF. La esperantistoj, kiuj vizitis la kongresojn en Varna, en 1968, en la turisma ripozkomplekso "Suna Bordo", en 1984 en Plovdiv, en 2002 kaj 2010 en Sofio, memoras la agrable travivitajn tagojn en Bulgario.

 

    Ni esperas, ke denove ni sukcesos kaj vi estos kontentaj pro nia gastamo. Ni atendas vin senpacience amase viziti la kongreson.

 

    Bonvenon al Varna!

 

    Kore invitas vin: Prezidantino de la Nacia Asocio de FISAIC: inĝ. Veselka Kamburova kaj LKK-Prezidanto: inĝ. Petja Aleksandrova.

 

    Adreso de LKK:

    inĝ. Veselka Kamburova (68-a IFK)

    z k “Obelya-2”, bl. 209/A/5

    1326 - Sofio, Bulgario

    Tel: +359 887090163

    Retadreso: bg_68ifk@abv.bg.

 

    Kongresa bankokonto:

    First Investment Bank, SOFIA 1233, ul. "OPALCHENSKA" № 117

    IBAN: BG38FINV91502016206231, BIC: FINVBGSF

    Penka Dimitrova Dilova

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio