Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
El Popola Ĉinio serĉas fremdlandan e-istan redaktoron
2016-01-08

 

    El Popola Ĉinio (www.espero.com.cn ) estas Esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ tiujn pri Esperanto-movado.

 

    El Popola Ĉinio nun serĉas fremdlandan e-istan redaktoron, kiu respondecas pri instruo de Esperanto en lernejoj, kaj pri verkado kaj lingvopolurado de artikoloj en Esperanto por la retejo. La nepraj kvalifikoj por la posteno estas jene:

 

    - Havi universitatan diplomon

 

    - Posedi tre bonan skriban kaj parolan Esperanton kaj la ĉinan lingvon aŭ la anglan lingvon (por faciligi la vivon en Ĉinio kaj instruadon)

 

    - Esti malpli-ol-50-jara

 

    - Esti sperta en redaktado kaj verkado

 

    - Minimume havi du-jaran laboran karieron pli bone per Esperanto

 

    - Bone kompreni la ĉinan kulturon

 

    Por kandidatiĝi, oni sendu al la redakcio de El Popola Ĉinio (13693326472@163.com) elektronikan dokumentaron kun jenaj enhavoj:

 

    - sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;

 

    - vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);

 

    - mallonga artikolo en Esperanto aperigita en publikaj revuoj;

 

    - nomoj kaj kontakt-informoj de du rekomendantoj (nepre esperantistoj);

 

    - laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.

 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio