Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Malvarmaj resursoj" iĝas novaj avantaĝoj en nordorienta Ĉinio
2016-01-06

Jen hotelo de la Shuangfeng-a Forestado-Administrejo de la Dahailin-a Forstado-Buroo de la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio. (Foto farita de Jin Liangkuai, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, en la 2-a de februaro 2013)


 

    Dum miloj da jaroj, malvarma vetero kaj magio de neĝo estis dezirindaj nur en fabeloj. Malvarmon, neĝon kaj glacion flankigis eĉ la studado pri klimataj resursoj, inkluzive de tiu pri lumigado, termika energio, precipitaĵo, vento-energio kaj pri aliaj veter-kondiĉoj en favoro al homaj produktado kaj vivo-aktivadoj jam difinitaj kiel klimataj resursoj pro ilia ekonomia valoro.

 

    En la lastaj jaroj, sekve de progreso de teknologio, disvolvo de ekonomio kaj ŝanĝo de industria strukturo, profunde alĝustiĝis la koncepto de homoj kaj ilia atribuo de rimedoj, aperis novaj industrioj kiaj neĝo-turismado, bredado de bestoj kun propraj lokaj karakterizaĵoj, aŭto-testado en malvarma zono, komputila memoro de grandaj datumoj, antaŭenpuŝante utiligon de "malvarmaj resursoj" al profunda ekspansio.

 

    Hodiaŭ, "malvarmo" kun nova kono kiel unu el la klimataj resursoj, fariĝis nova avantaĝo por atribuo de rimedoj kaj alĝustigo de strukturoj en nordorienta Ĉinio.

1   2   3   4   5    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio