Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La temperaturo en Arkto estis super nul celsia grado
2016-01-04


Diagramo de temperaturoj kaj ventoj en la orienta hemisfero je la 11a horo de la 30a de decembro 2015. La blua zono estas sub la nulo. Oni povas vidi fortan ŝtormon el Atlantiko en la Arktan Oceanon. Tiumomente la temperaturo en Arkto estis same alta kiel tiu en Pekino.

 

    Influita de ŝtormo Arkto suferas de nekutima varmo. La 30an de decembro 2015 la temperaturo en Arkto kreskis ĝis nul-celsia grado, kaj la plej alta temperaturo de la arkta cirklo atingis 1,7 celsiajn gradojn, same kiel tiu en Pekino kaj je preskaŭ 30 gradoj pli alta ol la normala nivelo antaŭe.

 

    La usona ĵurnalo Washington Post citis la monitoritajn donitaĵojn el la internacia arkt-bua projekto, ke tiutage la temperaturo en la arkta cirklo varias inter -1,1 gradoj kaj 1,7 gradoj, kaj en iu efemera periodo la temperaturo superis nulon.

 

    Usona meteologo Jason Samenow diris, ke la normala averaĝa temperaturo en Arkto estas -20 farenhejtaj gradoj (aŭ -28,9 celsiaj gradoj), tamen la nuna temperaturo estas proksima al la somera.

 

    Krome, la ĉi-jara fenomeno El Nino estas pli severa ol la atendita. Ĝi havas influon sur la atmosfera cirkulado, vetera modelo kaj arkta temperaturo. La Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio de Usono avertis, ke El Nino ĉi-jare povas atingi la intensecon de 1997 kaj 1998, la plej altan registritan nivelon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio