La 34-a Komuna Seminario inter Orientaziaj Junularoj en Busan |
2015-12-31 |
De la 26-a ĝis la 29-a de decembro en Busan, la dua plej granda urbo de la Korea Respubliko, okazis la 34-a Komuna Seminario inter Orientaziaj Junularoj. Partoprenis 71 personoj el 7 landoj: 47 koreoj, 9 ĉinoj, 8 japanoj, 4 vjetnamoj, 1 nepalano kaj 1 usonano.
La temo de la seminario tekstis: "Esperanto tra kultura ondo". Lige al tio en la tria tago de la seminario okazis la programero "Kulturaj spertoj". En tiu tempokardo la partoprenantoj dividiĝis en pluraj grupoj por lerni la kulturojn de Ĉinio, Koreio, Japanio, Vjetnamio, Tajlando kaj Nepalo.
Okazis ankaŭ interkona vespero, duontaga kaj tuttaga ekskursoj kaj aliaj distraj programeroj. Dank'al tiuj programeroj la partoprenantoj povis, ne nur interŝanĝi opiniojn sed ankaŭ bone amikiĝi kaj distriĝi, malgraŭ la decembra malvarmo.
Krome dum la seminario estis akceptita la vjetnama propono starigi konstantan organiz-teamon de Komuna Seminario.
La venonta Komuna Seminario okazos en decembro 2016, en Japanio.
Filmita de Usui Hiroyuki Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|