Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis la suda parto de la Palaca Muzeo en Taibei, Ĉinio
2015-12-29

    La 28-an de decembro malfermiĝis la suda parto de la Palaca Muzeo en Taibei, Taiwan, Ĉinio. Tiutage, 10 specialaj ekspozicioj samtempe prezentiĝis al la publiko, ili daŭros ĝis marto 2016. Troviĝas tie ankaŭ vaste konata "Jada brasiko".

 


Brasiko estas tradicia objekto en jada skulpado kaj gravurado en Ĉinio. Ĝi normale estas farita el duonblanka kaj duonverda jadpeco, laŭ la naturaj koloroj oni faras la jadon en la formon de brasiko kun verdaj folioj. Ekzistas ne ununula jada brasiko, sed la plej vaste konata jad-brasiko estas tenata de la Palaca Muzeo en Taibei, Ĉinio.
 

    Dum 14-jara projektado kaj konstruado, la suda parto de la muzeo ekstaris en la gubernio Jiayi, suda Taiwan, en 2003. Ĝi sintenis kiel "la muzeo de aziaj arto kaj kulturo". Oni planis malfermi ĝin en 2008, sed tiu plano multfoje prokrastiĝis.

 


Ekspozicio titolita "Budhaj figuroj: Budhisma arto en Azio" en la suda parto de la muzeo
 

    Ĉirkaŭ 70% de la turistoj el la ĉeftero al Taiwan vizitis la Palacan Muzeon en Taibei. La muzeo esperas konstrui la sudan parton kiel la fokuson de suda Taiwan por eĥi la nordan parton de la muzeo.

 


En la 28-a de decembro Jackie Chan ĉeestis al la malfermo. Li diris, ke la muzeo estas la dua kiu konservas la kuprajn statuojn donacitajn de li pri 12 bestkapaj statuoj post lia unuafoja donaco al la Azia Civilizacia Muzeo en Singapuro.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio