Eldoniĝis poemaro tradukita el verkoj de esperantistoj |
2015-12-25 |
Lastatempe eldoniĝis ĉinlingva poemaro Promenado, tradukita el Esperanto de Liu Weijie, ĉina esperantisto kaj verkisto. En la poemaro troviĝas poemoj pri amo verkitaj de pli ol 60 esperantistoj de Rusio, Usono, Kubo, Aŭstralio, Sud-Afriko, Brazilo, Svislando, Japanio kaj aliaj dekkelkaj landoj. La kolektitaj poemoj ne nur havas reprezentecon en la monda literatura historio, sed ankaŭ estas influpovaj al la monda literaturo. Pluraj el ili estas la plej elstaraj verkoj de Zamenhof.
Dum la pasintaj 30 jaroj, Liu Weijie eldonigis librojn pri dialogo en Esperanto kaj ankaŭ tradukojn de esperantaj verkoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|