Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Baldaŭ estos plenluna Kristnasko
2015-12-23

 

    "Plenluna estos la Kristnasko ĉi-jare! Depost 1977, unuafoje estos tia fenomeno!" Tia diro allogis atendon de multaj retumantoj, kiuj tuj imagis la plenan lunon pace radianta sur la pura ĉielo de vintra nokto. Laŭ la statistiko farita de d-ro Wang Yumin, el la Pekina Antikva Observatorio, la plej proksima renkontiĝo inter plenluno kaj kristnaska nokto okazis en 1996, kaj alia fojo okazos en 2034, post 19 jaroj.

 

    Laŭ la ĉina luna kalendaro la kristnaska festo ĉi-jare estas la dekkvina tago (monatmezo, tio signifas plenlunon) de la dekunua monato. Wang Yumin diris, ke inkluzive de la ĉi-jara la "plenluna Kristnasko" jam 6-foje okazis depost la 20-a jarcento, kaj tia fenomeno ankoraŭ aperos 3 fojojn ĝis la fino de la 21-a jarcento. Li diris: "En 1977 vere ekzistis la fenomeno, sed la plej lasta estis en 1996." Kaj la samo okazos en 2034, 2053 kaj 2072.

 

    Kial oni devas atendi 19 jarojn por la koincido? Wang Yumin diris, ke la ĉina luna kalendaro havas specialan aranĝon. "La ĉina luna kalendaro estas kalkulata laŭ la plenluno, kaj la eŭropa laŭ la suno. Inter 19 jaroj de la ĉina kalendaro estas 12 normalaj jaroj kun 12 monatoj jare kaj 7 superjaroj kun 13 monatoj jare (12 normalaj monatoj kaj 1 aldonita supermonato). Kaj, 19 sunkalendaraj jaroj havas preskaŭ saman tagnombron kiel tiun de 19 lunkalendaraj jaroj. Do, certe eblas la koincido inter la datoj kalkulitaj laŭ la du kalendaroj en 19 jaroj." Tiel, en ĉiu 19-a jaro principe eblus la koincido de la Kristnasko kaj la dekkvina tago de la dekunua monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro. Sed tio ne estas nepra. Wang Yumin diris, ke pro tio, ke la aranĝo de ĉinaj tradiciaj supermonatoj ne estas komplete regula, la "koincido" nuliĝas nur pro devio de unu aŭ du tagoj. Cetere, plenluno ne aperas tute laŭ la luna kalendaro, ĝi foje ne koincidas kun la dekkvina tago de iu monato, kaj la kristnaska plenluno ne ĉiam aperas en ĉiu 19-a jaro. "Ekzemple, en la 20-a jarcento tia fenomeno ekzistis en 1920 kaj 1931 -- nur post 11 jaroj."

 

    Pri la plenluna Kristnasko, alilandaj amaskomunikiloj jam raportis publikigante la kalkulon. Laŭ Fred Espenak, specialisto de NASA pri eklipso kaj luno, la plena luno aperos je la 6-a horo kaj 11-a minuto matene de la 25-a de decembro en la kuranta jaro. Eŭropanoj kutimas nomi la lastan plenlunon de ĉiu jaro "Malvarma plenluno" aŭ "Luno antaŭ Kristnasko".

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio