Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yao Ming kandidatiĝis por la Basketbala Halo de Famo Nai smith
2015-12-22

 

    La 21an de decembro la loka mediato Fox26 raportis, ke la teamo Raketo de Houston oficiale proponis Yao Ming kiel kandidaton al la Basketbala Halo de Famo (BHF). Yao diris, ke li estis "skuita kaj nervoza" dum la intervjuo ĉe Fox26.

 

    La juĝa regularo de BHF ŝanĝiĝis, ke la kandidatiĝa kvalifiko pri ekster-servaj jaroj estis reduktita de kvin jaroj ĝis kvar. Tio signifas, ke multe da eksaj basketbalistoj povas pli frue membriĝi al la halo. Yao estis proponita de sia eksa teamo Raketo en la unua jaro post kiam li akiris la kvalifikon. Li estis skuita, informiĝinte pri tio, ke la teamo Raketo tiel frue rekomendis lin.

 

    La novaĵ-fonto de la halo malkaŝis, ke la teamo Raketo proponis Yao last-sabate. "Tre skuita," diris Yao, telefone intervjuita de Fox26, "tre ekscitita kaj nervoza. La sento estas same kiel mi estis elektita de la teamo Raketo antaŭ multaj jaroj."

 

    "Mi ne povas diri, kiel speciala ĝi estas por mi," Yao diris. "Mi memoras la tempon en la teamo kun miaj kolegoj, trejnistoj kaj fanoj. Estas malfacile trovi tiel hejmecan teamon transmare, kaj tio ja estas decido de la administrantaro. Mi estas tre dankema."

 

    Yao ne povis imagi la eblecon de sia membriĝo. "Tio estos por mi granda honoro, kaj mi ne povas imagi la okazon de mia membriĝo."

 

    La ceremonio de la halo okazos en Houston en la 4a de aprilo 2016.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio