Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en orienta Ĉinio E-programoj
2015-12-21

Teksto de SUN MINGXIAO kaj fotoj de SUN MINGXIAO kaj YUAN YE

 

    La 20-an de decembro 2015, la jarkunveno de Shandong-a E-Junulara Organizo por 2015 kaj la kunsido por memori la 156-an datrevenon de la naskiĝtago de L.L.Zamenhof okazis en Esperanto-Muzeo en Zaozhuang, Shandong-provinco, orienta Ĉinio. En la kunveno partoprenis pli ol 60 esperantistoj, inkluzive de la membroj de Shandong-a Esperanta Junulara Orgaznizo, Zaozhuang-a Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de Zaozhuang-a Universitato kaj Esperanto-Societo en Zaozhuang-a Profesia Instituto. SEJO disdonis premiojn al ĝiaj elstaraj membroj kaj donis al la Internacia Esperanto-Arbaro la tabulon por danki ĝian kontribuon en popularigo de sciencoj. s-ro Semio, la vicĝenerala sekretario de ĈEL faris prelegon kun la titolo "L.L.Zamenhof en poŝtaĵoj, kolektitaj de Esperanto-Muzeo en Zaozhuang-a Universitato".

 

    En la sama tago okazis kunsido por nova libro titolita Pri Historio de Japana Esperanto-Movado. La libro kompilita ĉefe de Sun Mingxiao en ĉina lingvo estas eldonita de la Eldonejo de Shandong-a Universitato en novembro 2015. S-ro Semio (Sun Mingxiao) diskonigis la libron kaj donacis la librojn al la membroj de JEI kaj KLEG en la kunsido. S-ro Sasaki Teruhiro faris paroladon en la kunsido.

 

 
    S-rino Li hui, la instruistino de Esperanto de la Zaozhaung-a Universitato kaj vicprezidantino de SEJO, prezidis la kunvenon. S-rino Gao Hui,la asista prezindantino de SEJO raportis la laboron de SEJO en 2015.

 

 

    S-ro Sasaki Terohiro, la eksprezidanto de KAEM

 

 

    SEJO donas al la Internacia Esperanto-Arbaro la tabulon por danki ĝia kontribon en popularigo de sciencoj.

 

 

    En la kunvenejo

 

 

    Gestudentoj el du altlernejoj prezentis kantojn en la kunveno.

 

 

    S-ro Liu Baoguo, la instruisto de esperanto en la Zaozhuang-a Profesia Instituto donacis T-ĉemizon al Esperanto-Muzeo en la kunveno.

 

 

    Kunfotiĝo post la kunveno

 

 

    En la kunsido por nova libro titolita Pri Historio de Japana Esperanto-Movado

 

 

    Donaco de la libro Pri Historio de Japana Esperanto-Movado

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio