Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis E-kunsido en Jiangsu, suda Ĉinio
2015-12-21

    La 19an de decembro 2015 en la urbo Changzhou, provinco Jiangsu, Jiangsu-a Esperanto-Asocio okazigis la konsilantaran kunsidon por festi la Zamenhofan tagon kaj la 30an jubileon de Changzhou-a Esperanto-Asocio.

 

 

    La partoprenantoj venis el la urboj Suzhou, Wuxi, Zhenjiang, Nankino, Xuzhou, Lianyungang kaj Changzhou. S-ro Zhang Changsheng, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio prezidis la kunsidon. En la kunsido, ĉeestantoj raportis pri lokaj E-agadoj en la kuranta jaro kaj diskutis pri la E-plano de la venonta jaro 2016.

 

    La ĉefaj laboroj de Jiangsu-a E-Asocio en 2015 koncernas al diversaj flankoj: s-ro Wang Chongfang, membro de la asocio, oficiale eldonis la vortaron Granda Vortaro Esperanto-Ĉina; s-ro Liu Hongyuan publikigis sian tradukon Plena Analiza Gramatiko de Esperanto kaj Plena Manlibro de Espernata Gramatiko; fondiĝis Wuxi-a Esperanto-Asocio; 3 membroj de la asocio partoprenis en la 100a UK okazinte en Francio; en la urboj Xuzhou, Zhenjiang kaj Changzhou viglas la instruadoj de Esperanto en diversaj lernejoj.

 

    En la kunsido, s-ro Wang Chongfang, honora prezidanto de Jiangsu-a E-Asocio, prezentis sian paperan artikolon Kiel Mi Kompilis la Grandan Vortaron Esperanto-Ĉina (GVEĈ); s-ro Liu Hongyuan, vicprezidanto de Jiangsu-a E-Asocio, disdonis sian artikolon Navigadi sur la Maro de Vortoj kun GVEĈ kiel Gvidilo -- Recenzo pri la GVEĈ Kompilita de Wang Chongfang; s-ro Zhang Tiezheng, prezidanto de la Suzhou-a Esperanto-Asocio, faris la prelegon Kadre de "Unu Zono kaj Vojo": la Laboro de Komerco en Ŝtata Nivelo per Esperanto -- Parta Aktivado Kadre de IKEF kaj Klubo de Ĉina E-Komercistoj dum la Jaro 2015; s-rino Neĝeta, prezidantino de Zhenjiang-a Esperanto-Asocio, rakontis sian impreson Esperanto-instruado Progresigas Min kaj Infanojn -- Ĉu Utilas Esperanto-instruado en Elementa Lernejo?; s-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio, resumis la laboradon kaj impreson de la 30a jubileo de Changzhou-a Esperanto-Asocio en la titolo Penega Esplorado kaj Brava Marŝado sur Nova Vojo -- la 30a Jubileo de Changzhou-a E-Asocio. Fine ĉiuj ĉeestantoj kunfotiĝis kaj esprimis reciproke bondezirojn por la jaro 2016.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio