Renkontiĝo de esperantistoj en Heilongjiang, nordorienta Ĉinio |
2015-12-21 |
La 18-an de decembro okazis Esperanto-renkontiĝo en la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio por festi la 156-an datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof kaj la alvenontan novjaron de 2016. La renkontiĝo organizita de la Esperanto-Asocio de Heilongjiang-provinco funkciis kiel interkona vespero por junaj esperantistoj kaj veteranoj.
Al la aranĝo ĉeestis preskaŭ 50 esperantistoj, inkluzive de 20 studentoj de la Heilongjiang-a Universitato pri Scienco kaj Teknologio, veteranoj de la asocio kaj aliaj personoj. En la vespero, studentoj kunkantis 4 kantojn: Mi kaj vi, Jasmeno, Sur la terglobo kaj Sama kanto. Oni ankaŭ okazigis oratoran konkurson helpe de plurmediata tekniko.
(Song Ping) Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|