Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La konstruata rokmuro kun gravurita Diamanta Sutro plej granda en la mondo
2015-12-17

    La templo Nongla Putuo, kiu sidas ĉe la norda piedo de la monto Daming en la urbo Nanning de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio, pretiĝas por gravuri Diamantan Sutron sur rokmuron.

 

 

    Raportisto konstatis, ke la rokmuro, sur kiun oni gravuros Diamantan Sutron, estas en la mezo de la kruta klifo proksime al la templo Nongla Putuo. Sur la klifo estas polurita rokmuro glata kaj ebena, kiu longas je pli ol 150 metroj kaj altas je 27 metroj.

 


Metiisto en ekzameno de polurita rokmuro (Foto de Hu Yan)
 

    Sub gvido de Shi Yongle, ĉefbonzo de la templo, la skribaĵoj de Diamanta Sutro konsistos de 5 176 ideogramoj gravurotaj sur la rokmuron kun areo de ĉ. 4 mil kvadrataj metroj. Ĉiu gravurota ideogramo estos laŭ la formo 60×60 centimetroj. Post finkonstruado tiu rokmuro estos la plej granda krutegaĵo kun gravurita Diamanta Sutro en la mondo.

 

 

    Baldaŭ finiĝos la laboro pri polurado de tiu rokmuro. Laŭplane rilataj metiistoj komencos artefaritan gravuradon de skribaĵoj en la unua duono de 2016 kaj la gravurado daŭros almenaŭ 2-3 jarojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio