Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Zamenhofa Tago festita en Rizhao, Shandong de Ĉinio
2015-12-16

Raportita de Yu Changlin

 

 

    Matene de la 13a de decembro 2015, la Rizhao-a Esperanto-Asocio kunsidis por festi la 156an datrevenon de la naskiĝtago de Zamenhof, kreinto de Esperanto. En la evento partoprenis ĉ. 20 samideanoj, inkl. de estraranoj de la asocio kaj ĝiaj membroj.

 

    S-ro Yu Changlin, prezidanto de la asocio, prezidis la kunvenon kaj retrorigardis kune kun aliaj partoprenantoj la laboron de la asocio en 2015 kaj ĝiajn atingojn. Li prezentis la laborojn faritajn de la novaj estraranoj, tiujn de membro-varbado de la asocio kaj la laboroplanon en la sekvaj jaroj.

 

    Fine, la ĉeestantoj unuanime konsentis ke en 2016 la asocio pluapaŝe multigos siajn membrojn, akcelos efektivigon de Esperanto-kursoj, kaj aktive kunlaboros kun aliaj lokaj asocioj por antaŭenpuŝi sian laboron al nova etapo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio