Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis projekciado de la dokumenta filmo Postvivantoj en Ŝanhajo
2015-12-16

    La 14-an de decembro okazis en Nov-Jorko projekciado de la dokumenta filmo Postvivantoj en Ŝanhajo. Al ĝi ĉeestis s-ino Zhang Meifang, vicĝenerala konsulo de Ĉinio en Novjorko. La aranĝo estis organizita de la Komitato de Usonaj Judoj por Komuna Distribuado.

 


Kunfotiĝo de organizantoj de la projekcio, vicĝenerala konsulo de Ĉinio en Nov-Jorko kaj iama juda rifuĝinto

 

    La dokumenta filmo registras gravan historion. Dum la Dua Mondmilito 6 milionoj da judoj estis masakritaj de nazioj. Tio estas malluma paĝo de la historio de la homa civilizacio. Ŝanhajo dum tiu epoko estis sekura por pli ol 25 mil judaj rifuĝintoj. Por memorigi tion, la ŝanhaja amaskomunikilo Radio kaj Televido Ŝanhajo produktis la filmon. La ĉinaj filmoproduktantoj dum 8 monatoj intervjuis preskaŭ 40 iamajn rifuĝintojn en Germanio, Aŭstrio, Usono, Israelo kaj aliaj lokoj. Tio fariĝis la plej granda serĉado de judaj rifuĝintoj kiuj vivis en Ŝanhajo en la historio de la ĉina filmado.

 


S-inoj Zhang Meifang kaj Ellen Chaim Kracko

 

    Zhang Meifang diris, ke ĉi-jare estas la 70-jara jubileo de la venko de la Tutmonda Batalo kontraŭ Faŝismo, kaj oni esperas per la filmo memorigi al pli da homoj, ke ili ne forgesu la historion, amu la pacon kaj frontu la futuron. Oni esperas ankaŭ, ke judaj gejunuloj sciu la historion, tiel ke ili povu daŭrigi la amikecon inter la ĉina kaj juda popoloj de generacio al generacio.

 

    Ellen Chaim Kracko, tiama rifuĝinto en Ŝanhajo, ĉeestis la eventon. Ŝi naskiĝis en Ŝanhajo la 12-an de marto 1947. Dum la Dua Mondmilito ŝiaj gepatroj estis fuĝintaj de Germanio al Ĉinio. Ŝi diris, ke dum la restado de ŝi kaj ŝiaj familianoj en la ĉina urbo ĉinoj traktis ilin kiel amikojn, kaj nun nenia lingvaĵo sufiĉas por esprimi ŝian dankemon al tiuj ĉinoj.

 

    Post la ĉi-foja projekciado la dokumenta filmo estos prezentita en ĉirkaŭ 50 superaj lernejoj de Usono.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio