Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Miloj da kantocignoj travintras en Shandong-provinco
2015-12-15

 

    La 13an de decembro en la vilaĝo Yandunjiao de la urbo Rongcheng de Shandong-provinco en orienta Ĉinio belaj kantocignoj manĝis kaj kantis ĉe la haveno. La pejzaĝo altiris multe da vizitantojn kaj fotistojn.

 

    Al la urbo Rongcheng, konata kiel hejmloko de kantocignoj, flugas dek miloj da tiuj birdoj el Siberio kaj Mongolio por vintrado de mezoktobro ĝis la sekvanta marto. En la lastaj jaroj, pro plibonigo de biomedio kaj fortiĝo de la konscio pri protekto de sovaĝaj bestoj, pli kaj pli da kantocignoj travintris tie kaj grandiĝis ilia travintrejo. Krom du konataj ejoj, la Cigno-Lago kaj Yandunjiao, videblas kantocignoj ankaŭ en Marĉeja Parko de Rongcheng, Lijiang-haveno, Bahe-akvokonservejo kaj Madao-rivero.

 

    La kantocignoj akcelis turisman disvolvadon. Multaj vilaĝanoj tenas gastejojn kaj restoraciojn. Rongcheng estas la loko kun plej granda vintrejo de kantocignoj en Ĉinio. En la lastaj jaroj la urbo asignis grandan sumon por akva purigo kaj ekologia plibonigo. Pro tio grandiĝis la travintrejo de la kantocignoj. Krome estis starigitaj naturparko kaj savcentro de kantocignoj por protekti la gastojn el malproksimo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio