Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tri diverĝoj en la klimata konferenco
2015-12-11

 

    Laŭplane, la klimata konferenco en Parizo fermiĝos en la 18a horo de la 11a de decembro. La skizo de interkonsento de la pariza konferenco estis publikigita en la 21a horo en la antaŭa tago. Ĝi estis la lasta versio antaŭ la definitiva interkonsento. La 27-paĝa skizo forigis kelkajn diverĝojn, tamen restas laboro farenda por atingi la finan interkonsenton.

 

    Unue, estas diverĝo pri distinga respondeco. Evoluantaj landoj unuanime opinias, ke evoluintaj landoj devas porti ĉefan kaj historian respondecon por klimata ŝanĝo, kaj havi pli grandan kapablon trakti la klimatan ŝanĝon. Iuj evoluintaj landoj opinias, ke pro disvolviĝo de iuj evoluantaj landoj, ne taŭgas la maniero distingi la respondecon laŭ evoluintaj kaj evoluantaj landoj.

 

    Due, la financa diverĝo ankoraŭ ne estas tute forigita. Unuflanke, evoluantaj landoj urĝas la evoluintajn plenumi la devon promesitan en la kopenhaga konferenco en 2009; kaj post 2020 evoluintaj landoj devos grandigi financan subtenon al la evoluantaj. Aliflanke, la antaŭaj ĝenerale esprimis la volon liveri monsumon. La diverĝo inter la du partioj estas rilate al kiu pagos, kiam pagos, kiel oni kalkulos la monsumon, kaj kia estos la konsisto de la sumo.

 

    Trie, ambicioj por emisi-reduktado diferencas. Pli ol 180 landoj submetis la planon de memvola kontribuo. Tamen iuj malgrandaj insullandoj, kiuj estas plej vundeblaj pro temperatura altiĝo, marsurfaca altiĝo kaj aliaj klimataj ŝanĝoj, difinis la celon por temperatura altiĝo je 1,5 gradoj. Atingi iun ajn celon postulas plenan subtenon per mono, tekniko kaj kapablo de evoluintaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio