Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kristnaskaj lampoj brilas tra la tuta mondo
2015-12-08

 
    Ekde novembro diversaj lokoj de la mondo estas ornamitaj per kristnaskaj lampoj. En frosto la lumo donas festan etoson al homoj.
 

 
    En Bruselo, la lampoj lumigas la Grandan Palacon de la urbo por festa ceremonio, kaj estas ornamita ankaŭ la kristnaska arbo.
 

 

    En Berlino, sur la strato Unter den Linden la arboj estas lumigitaj, kaj etendas siajn varmajn branĉojn al la nokta ĉielo.
 

 

    En la distrikto Covent Garden de Londono, 700 lustroj en la formo de viskoj (mistletoe) alportas al vi feliĉigan kaj fantazian Kristnaskon. La titolo de la lumornamaĵo "Rendevuu kun mi sub la viskoj" aludas eventualan renkontiĝon kun via vivpartnero, tiel ke vi ambaŭ kisu unu la alian sub la viskoj.

 

 
    En Tokio, grandioza lamparo havas la nomon "Kanjono de lazuro: valo de bluaj steloj". Por ĝi brilas 270 mil LED-lampionoj celante haltigi eĉ urĝitajn paŝantojn en frosta vento por ke ili ĝuu portempan varmon en romantikeco. La iluminado funkcios ĝis la venontjara Tago de Sankta Valenteno.
 
 

 

    Lampoj brilas ankaŭ en la regiono de Tsim Sha Tsui en Hongkongo. La kristnaskaj lampoj ekster grandaj magazenoj ornamas la du bordojn de la Haveno Victoria. Vizitantoj kaj urbanoj ĝuas la festan etoson en la lamplumo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio