Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Daŭras en Ŝanhajo ekspozicio pri trezoroj de Dunhuang
2015-12-03


En la eksponejo 

    Lastatempe inaŭguriĝis la Ekspozicio "Dunhuang: kanto de viv-estaĵoj" en la Muzeo Himalajo de Ŝanhajo. La ekspozicio estis projektita dum 2 jaroj kiel la plej granda ekpozicio pri trezoroj de la grotaro en Dunhuang. Ĝi daŭros ĝis la 20-a de marto 2016. En la eksponejo oni reproduktis 8 grotojn kun la plej alta artvaloro, kaj prezentas kopiojn de 12 koloraj skulptaĵoj, 60 murpentraĵoj, 25 serioj da silkaĵ-pentraĵoj kaj tiujn de 20 antikvaĵoj. Ĉiuj el ili estas kremo de la mirinda arto de la grotaro.

 


Eksponaĵoj fotitaj en la 2-a de decembro
  

Eksponaĵoj fotitaj en la 2-a de decembro
 
    Inter la 8 grotoj, krom la groto n-ro 17 kiu entenas sutrojn kaj estis konstruita en la fino de la dinastio Tang (618-907), aliaj 7 grotoj estas fermitaj al la publiko por ilia protektado. Sed nun, iliaj kopioj estas montrataj en Ŝanhajo por ĉiuj. Kaj el la speciale eksponataj pli ol 50 antikvaĵoj, 16 estas en la listo de unuaklasaj antikvaĵoj de Ĉinio.
 


Eksponaĵoj fotitaj en la 2-a de decembro
 
 

    Tra la ekspozicio la publiko povas pli klare scii la arton de la grotoj kaj ties historion. La antikvaj pentraĵoj, skribaĵoj kaj ksilografiaj libroj prenitaj el la grotaro kaj prezentataj en la eksponado estas trezoroj malofte montrataj eĉ en la loka eksponejo de Dunhuang. La lingvoj de la skribaĵoj kaj ksilografiaj libroj inkludas ne nur han-an, sed ankaŭ tibetan, khotan-an, gokturkan, malnov-ujguran, sanskritan, sogdian kaj hebrean.
 
Redaktoro: Xie Ruifeng
 
Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio