Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial la intertraktado pri klimato estas tiom malfacila?
2015-12-03

    Inter la 30a de novembro kaj la 11a de decembro en Parizo okazas la 21a Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo. En la lastaj jaroj okazis klimataj konferencoj en Kopenhago, Kankuno, Durbano, Daŭho, Varsovio kaj Limo, kaj en ĉiuj intertraktoj estis diverĝoj, kompromiso kaj konsentoj. Multaj pensas, ke la interkonsento pri klimato estas tiom malfacila, ke ĝi neniam realiĝus.

 

 

    Antaŭvideble, similaj malfaciloj okazos en Parizo. Simple dirite, kiel konkretigi la "komunan, sed diferencan respondecon".

 

    Malfacile solvota la problemo pri temperatura altiĝo

 

    Pri reduktado de gas-ellaso, la raporto publikigita en oktobro de la sekretariejo de Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo mencias, ke la institucio ricevis planojn pri reduktado de gas-ellaso el 146 landoj, kaj la kvanto de forcej-gasa ellasado okupas la plejparton de la tuta mondo. Eĉ se tiuj planoj estos efektivigitaj kune, fine de ĉi tiu jarcento la terglobo estos probable je tri celsiaj gradoj pli varma ol antaŭ la Industria Revolucio. Tamen la retejo de pariza konferenco starigis la celon teni la varmiĝon je malpli ol du celsiaj gradoj. Do estas tre malfacila demando, kiel oni traktu la diferencon.

 

    Devontigoj de evoluintaj landoj estos malfacile plenumeblaj

 

    Pri kapitalo ĉiuj landoj atingis interkonsenton en la kopenhaga konferenco en 2009, ke la evoluintaj landoj devas ĉiujare liveri la sumon de 100 miliardoj da usonaj dolaroj al la evoluantaj landoj por traktado de klimata ŝanĝo. Tamen laŭ raporto publikigita en oktobro de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado, la sumo atingis nur 62 miliardojn da usonaj dolaroj en 2014. Do, kiel la evoluintaj landoj efektivigos la devontigojn en la venontaj kvin jaroj?

 

    Interkonsento malfacile estos akceptebla

 

    Malsame ol voĉdona sistemo por aprobi rezolucion en la Ĝenerala Asembleo de UN, la intertraktado nur povos atingi kontentigan rezulton kiam ĉiuj partioj de la konferenco akordiĝos. Tamen ĉiuj landoj havas siajn proprajn kondiĉojn kaj apelaciojn, sekve la negocado estas tiom malfacila. La retejo de la pariza konferenco alvokas al komuna interkonsento, kiu devas esti ĝenerala, nome ĝi estu subskribita de ĉiuj partioj kaj aplikebla al ili ĉiuj. Ĉu la pariza konferenco kontentigos ĉiujn partiojn? Tio dependas de ilia sincereco.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio