Daŭras en Pekino germana bazaro por Kristnasko |
2015-11-30 |
Ricevo de donaco de "Patro Kristnasko"
Kristnasko estas grava festo en okcidentaj landoj. En la fino de novembro ĉiujare oni malfermas foirojn kaj bazarojn por la festo en diversaj urboj de Germanio. La 28-an de la novembro malfermiĝis la "tradicia" kristnaska bazaro de la lando en la germana ambasadorejo en Pekino. En la bazaro nemalmultaj konataj germanaj entreprenoj starigis sian lignan domon kun kristnaska stilo. En ĝojigaj melodioj de kristnaskaj kantoj, oni povas gustumi varmigitan vinon kaj germanajn bongustaĵojn, kaj ankaŭ ĝui mielkukon, specialan panon kaj festan metiartaĵon.
Elekto de aĉetaĵo ĉe budo
Produktaĵoj por la festo La germana bazaro en Pekino aĝas jam 15 jarojn. En la lastaj jaroj okazigi la festan bazaron fariĝis la "tradicio" de la ambasadorejo de Germanio en Ĉinio. Ĉiujare multaj germanoj kaj pekinanoj venas al la bazaro, kaj la nombro de la vizitantoj superis 6 500 en la pasinta jaro. La tuta enspezo de la bazaro estos uzata por filantropaj celoj en Ĉinio.
Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |