Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fanfaro por ĉiuj popoloj
2015-11-27

    Unuiĝintaj Nacioj - Fanfaro por ĉiuj popoloj estas nova filmeto kiu markas la 70-an datrevenon de la Unuiĝintaj Nacioj. Montrinte ĉe la 70-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN al spektantaro de prezidantoj, ĉefministroj, kaj ŝtatestroj el la tuta mondo, la filmeto enhavas la stimulajn vortojn de la Antaŭparolo de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

 

    La filmeto, Fanfaro por ĉiuj popoloj, enkorpigas ses lingvojn kaj eksponas la laboron de la UN je la frontoj de paco kaj sekureco, homaj rajtoj kaj evoluigo. Uzante avangardan teknologion - inkluzive senpilotajn aviadilojn kaj aerajn fotojn - tiu ĉi filmeto montras neniam-antaŭ-viditan filmitaĵojn de la UN kaj ankaŭ dramajn vidaĵojn tra la mondo. Ĝi ankaŭ prezentas la voĉon de aktoro Michael Douglas, la UN-a Mesaĝisto de Paco kaj ankaŭ spirhaltigajn kinematografaĵojn de internacie renoma franca kinisto, Yann Arthus-Bertrand. Inspira kaj originala simfonia partituro, kreita de fama komponisto Rolando Gori, estis komisiata por tiu ĉi filmeto kaj prezentita de viva orkestro.

 

    La filmeton subtekstigis Scott Turton.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio