Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la 4-a intervidiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj tiuj de la landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo
2015-11-24

 

    La 24-an de novembro inaŭguriĝis en Suzhou, sudorienta Ĉinio, la dutaga 4-a intervidiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj tiuj de la 16 landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo. Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, ĉeestas la aranĝon. La gvidantoj diskutas pri pligrandigo de la kunlaboroj en interkomunikado, negoco, investo, financo, agrikultur-rilata ekzameno, kulturo kaj aliaj kampoj. Fininte la intervidiĝon, la gvidantoj de la 16 landoj vizitos Pekinon kaj intervidiĝos kun Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio.

 

    La ĉeftemo de la aranĝo estas "Nova komenco, novaj kampoj kaj nova perspektivo". La "nova komenco" signifas, ke la ĉina flanko unuafoje okazigas tiun intervidiĝon, kaj la kunlaboroj inter Ĉinio kaj la 16 landoj ĝuste travivas gravan tempon por heredi la pasintecon kaj evolui al la estonteco; la "novaj kampoj" signifas, ke la intervidiĝo celas kunlaboradon per novaj rimedoj, de novaj punktoj kaj en novaj kampoj; la "nova perspektivo" signifas, ke oni zorgas pri projekto sur pli alta nivelo por plua evoluo en la venonta jarkvino.

 

    Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando de la mondo kaj la 16 landoj de meza kaj orienta Eŭropo estas novprospera regiono de Eŭropo, kaj la ekonomioj de ambaŭ flankoj perfekte kompletigas unu la alilan.

 

    Ekde la unuafoja intervidiĝo, pli kaj pli bone fluas la kunlaboroj "16+1" inter la 16 landoj kaj Ĉinio, multiĝas la interŝanĝoj komercaj kaj vastas la kampoj de investoj. En 2014 la sumo de importo kaj eksporto de la du flankoj superis 60 miliardojn da usonaj dolaroj. Nun ambaŭ flankoj havas pli profundigitajn kunlaborojn en la produktado de maŝinoj, kemia industrio, telekomunikado kaj pluraj aliaj kampoj.

 

    Precipe, la konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo" efike kongruas kun la kunlaboroj "16+1", kaj funkcias kiel motoro de la kunlaborado inter Ĉinio kaj la 16 landoj. La du flankoj investas per sia supereco kaj plenforte ellaboras novajn vojojn interkomunikajn. Ekzemple, la mar-tera linio inter Ĉinio kaj Eŭropo povas rekte atingi la ventron de Eŭropo, dume, la fervojoj de Chongqing trans Xinjiang al Eŭropo, de Yiwu trans Xinjiang al Eŭropo, de Wuhan trans Xinjiang al Eŭropo kaj aliaj transportaj linioj firme ligas la du regionojn.

 

    Ĝis majo de 2014, 14 el la 16 landoj jam starigis Konfuceajn Institutojn kaj Konfuceajn Klasĉambrojn, kaj la nombro de lernantoj estas 18 mil. Por faciligi la procedurojn de vojaĝantoj, Ĉinio promesas permesi senvizan 72-horan transiton de la membroj de la 16 landoj en Pekino kaj Ŝanhajo.

 

    La ĉina urbo Suzhou atestas la pluapaŝan kunagadon de Ĉinio kaj la eŭropaj landoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio